Saltu al enhavo

Blua Montaro (Novsudkimrio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blua Montaro

Supermara alteco1 189 m [+]
Akvokolektejo1 436 km² (143 600 ha) [+]
Areo1 436 km² (143 600 ha) [+]
Loĝantaro30 049 [+] (10-a de aŭgusto 2021)
Vikimedia Komunejo:  Blue Mountains, New South Wales [+]
vdr

Kategorio:Ŝablono geokesto sen tipo

La Blua Montaro (en angla Blue Mountains, en lingvo Gundungurra/Dharug: ColomattaGulumada) estas montara regiono kaj montaro en Novsudkimrio, Aŭstralio. La regiono estas konsiderata aparta el la okcidentaj areoj de Granda Sidnejo. La regiono bordas en la ĉefa metropola areo de Sidnejo, kies montetoj startas ĉirkaŭ 50 kilometrojn okcidente de la centro de la ŝtata ĉefurbo, proksime al Penrith. La kompreno de la etendo de la Blua Montaro estas varia, ĉar ĝi nur formas parton de etenda montarareo asocia kun la Granda Disiganta Montaro. Difinite en 1970, la Bluamontara regiono limas kun la riveroj Nepean kaj Hawkesbury oriente, la riveo Coxs kaj la lago Burragorang okcidente kaj sude, kaj la riveroj Wolgan kaj Colo norde. Geologie, ĝi estas en la centraj partoj de la Sidneja Baseno.

La plej alta montopinto estas sennoma (1 189 m), sekvas Piddington (1 094 m) kaj Boyce (1 093 m).

En la Blua Montaro vivas ĉirkaŭ 400 diversaj formoj de animaloj. Inter ili estas raraj mamuloj kiel la makuldasiuro, la koalo, la flavventra petaŭro, kaj la trifingra potoro. Estas ankaŭ kelkaj raraj reptilioj, kiel la Blumonta eŭlampro. Estas ankaŭ kelkaj dingoj en la areo, kiuj estas la pintopredantoj kaj ĉasas Orientgrizajn kanguruojn.

View of Jamison Valley from north escarpment, outside Katoomba: Three Sisters far left; Mount Solitary left of centre; Narrowneck Plateau, far right
Jamison Valo el norda elstaraĵo, for Katoomba: Tri Fratinoj fora maldekstro; Monto Soleca maldekstre centre; Narrowneck Altebenaĵo, fora dekstro.