Blua Moskeo (Erevano)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.
Blua Moskeo
Մզկիթ «Կապույտ» (Գյոյ մզկիթ), ArmAg.jpg

Aera vido de la Blua Moskeo

Bazaj informoj
Loko Avenuo Mesrop Maŝtoc 12
Religia aliĝo Islamo
Rito Ŝijaismo
Ŝtato Armenio
Provinco Erevano
Distrikto Kentrono
Jaro de konsekro 1765–1766
Arkitektura priskribo
Arkitektura stilo Kaĝara moskea arkitekturo
Karakterizaĵoj
Minareto(j) 1
Alto de minaretoj 24 metroj
Information icon.svg
vdr

La Blua Moskeo (en la armena: Կապույտ մզկիթ; en la persa: مسجد کبود; en la azera: Göy məscid) estas moskeo en Erevano, Armenio. La moskeo estis konstruita en 1766 dum la regado de Ali Husejn, ĥano de Erevano (pro tio ĝi estas konata kiel "la moskeo de Ali Husejn") kaj ĝi estis unu el la 8 moskeoj kiuj havis la urbon antaŭ la sovetigo[1]. Ĝi servis al la islama komunumo de Erevano (kiu ĉefe konsistis el azeroj kiuj forfuĝis de Armenio inter 1988 kaj 1991 pro la Milito en Montara Karabaĥo[2][3][1].

La moskeo havas 28 salonojn, bibliotekon, preĝejon kaj korton, entute 7000 kvadratajn metrojn. Origine ĝi havis 4 minaretojn de 24 metroj alte, tamen, tri el ili estis malkonstruataj en 1952 ĉar la diservoj en la moskeo estis malpermesataj, kaj la konstruaĵo estis konvertita en planetario kadre de la sekularismaj politikoj altruditaj de la soveta registaro. Inter 1995 kaj 2006, la moskeo estis renovigita per granda financado de la muslimaj irananoj kaj la religiaj aŭtoritatoj[3].

Nomoj[redakti | redakti fonton]

Okcidentaj vizitantoj en la rusa periodo, kiel H.F.B. Lynch kaj Luigi Villari, nomis la moskeon Gök Jami (Gok Ĝami, turke : Gök Cami ),  kiu tradukiĝas el la turka kiel ĉielblua moskeo. Ĝi estas konata kiel Կապույտ մզկիթ, Kapujt mzkit "Blua Moskeo" en armena lingvo, kvankam Գյոյ մզկիթ, Gjo mzkit estas foje uzata ankaŭ. Ĝi estas konata en la persa kiel Masjid-i JumaJami-i Ŝahr[1].

Historio[redakti | redakti fonton]

La Blua Moskeo de Erevano, vido el la korto de la preĝhalo, foto de F. Sarre, 1897
la Blua Moskeo, de Panos Terlemezjan, 1917

Frua historio[redakti | redakti fonton]

La moskeo estis konstruita en 1765-1766 fare de Husejn Ali Ĥan, la reganto de la Ĥanato de Erevano sub la dinastio de la afŝaridoj de Irano, kiel la ĉefa vendreda moskeo de la urbo. La moskeo spertis grandan renovigon kun kaheloj ĉirkaŭ 1887-1888, sub rusa administracio. La moskeo spertis alian rekonstruon en 1907–1910[4].

La moskeo estis la plej granda el la ok moskeoj funkciigantaj en Erevano kiam la rusoj kaptis ĝin en 1827[1].

H.F.B. Lynch, kiu vizitis Erevanon en la 1890-aj jaroj, skribis: "Estas nenio tre rimarkinda en la arkitekturo de la moskeo; sed la floraj pentraĵoj, kiuj ornamas la plafonon de apuda konstruaĵo kaj pli malgrandan konstruaĵon ĉe la norda flanko de la korto, havas tre altan meriton". Luigi Villari, itala diplomato kaj historiisto, donis detalan priskribon de la moskeo en sia libro de 1906 titolita Fajro kaj Glavo en Kaŭkazio[5]. Li skribis, ke la "granda moskeo nomata Gok Djami [...] estas multe pli ol moskeo; ĝi estas longa kvarangulo enhavanta plurajn didomojn kaj kelkajn ĉelojn, lernejojn kaj oficejojn de la islama religia administracio... Ĝi ne estas tre antikva [...] sed ĝi estas bela", La Encyclopædia Britannica (1911) priskribis la moskeon kiel la "plej bonan konstruaĵon en la urbo". La minareto de la moskeo, staranta je 24 metroj estis la plej alta strukturo en Erevano de la 19-a jarcento[2].

Sovetia periodo[redakti | redakti fonton]

La moskeo estis sekularigita post kiam sovetia regado estis establita en Armenio. La enirejoj kaj elirejoj de la moskeo estis grave modifitaj. La ĉefa pordego, sude, dekstre de la minareto estis blokita. La okcidenta pordego estis "integrita en loĝbloko kaj fariĝis apenaŭ rekonebla kiel enirejo". La enirejo ĉe la norda flanko fariĝis la sola enirejo. Ĝi estas alirebla kaj videbla el la Avenuo Mesrop Maŝtoc. Komencante kun la majstra plano de 1924 de la arkitekto de la urbo, Aleksandro Tamanjan, la moskeo situis pli ol du metrojn sub la stratnivelo, kiu devigas vizitantojn descendi ŝtuparon[6].

La moskeo ĉesis funkcii kiel religia institucio meze de la 1920-aj jaroj. Ĝia korto iĝis "kreiva spaco por armenaj artistoj, verkistoj, poetoj kaj intelektuloj, havigante la produktadon de nova kulturo kaj estetiko por socialisma Armenio. La korto estis protektita de granda ulmo kaj platanoj kaj tiamaniere provizis la varmegan kaj polvokovritan urbon kun ombra rifuĝejo"[6]. La korto enhavis tetrinkejon, kiu fariĝis centro por intelektaj kunvenoj. Jeghiŝe Ĉarenc, Martiros Sarjan, Aksel Bakunc estis inter ĝiaj regulaj vizitantoj. Eksterlandaj gastoj inkluzivis armen-usonan verkiston William Sarojan, Rusa juda poeto Osip Mandelŝtam, rusa romanverkisto Andrej Belij kaj aliaj. Lokaj artistoj uzis la "korton por ekspozicioj kaj kiel laboratorio por nova socialisma spiriteco"[7].

En la 1930-aj jaroj unue la Kontraŭreligia Muzeo kaj poste la Muzeo de Kontraŭfaŝismo estis loĝigitaj en la moskeo. De 1936 ĝis la dissolvo de Sovetunio, la moskeo gastigis la Muzeon de Naturaj Sciencoj, kiu inkluzivis planetarion ene de la ĉefa preĝhalo kaj la Muzeo pri Historio de Erevano[5][8].

La ĉefa enirejo de la moskeo el la Avenuo Mesrop Maŝtoc.

Sendependeca periodo[redakti | redakti fonton]

Fine de la 1980-aj jaroj, dum la konflikto en Montara Karabaĥo, la moskeo ne suferis damaĝojn, ĉar ĝi estis konsiderata persa, ne azera, kaj gastigis la historian muzeon de la urbo[9].

En februaro 1991 antaŭinterkonsento estis atingita inter la aŭtoritatoj de la urbo kaj irana delegacio por restarigi la moskeon. La moskeo spertis gravan renovigon inter 1994 kaj 1998. La aŭtoritatoj de la urbo oficiale transdonis la rajton uzi la moskeon al Irano la 13-an de oktobro 1995. La registaro de Irano asignis ĉirkaŭ 1 miliardon da iranaj rialoj (pli ol $ 1 miliono) por restaŭrolaboroj. La moskeo estis remalfermita kiel religia institucio en 1996. Brady Kiesling priskribis la restarigon kiel "strukture necesa sed estetike ambigua"[10].

Alia rekonstruo estis farita inter 2009 kaj 2011.

Hodiaŭ[redakti | redakti fonton]

Korto kaj kupolo de la moskeo.
Proksima vido de la kupolo

La Blua Moskeo estas la sola aktiva moskeo en Erevano kaj tuta Armenio, kiu havas malgrandan islaman loĝantaron (inter 812  kaj 1,000 aŭ 0,03% de la tuta loĝantaro)[11].

Ekde la restarigo, ĝi fariĝis religia kaj kultura centro por la irananoj loĝantaj en Armenio kaj iranaj turistoj vizitantaj Armenion. En 2003 Thomas de Waal notis ke la nuraj regulaj devotuloj en la moskeo estis "la dekduo proksimume diplomatoj de la irana ambasado". Malpli ol jardekon poste, en 2009, ArmeniaNow[12] skribis ke estas ĝis 2,000 irananoj loĝantaj en Erevano el kiuj kredeble 500 ofte partoprenas la diservojn en la moskeo ĵaŭde. La irana kultura centro ene de la moskeo altiras junajn armenojn serĉantajn lerni la persan. La persa biblioteko de pli ol 8000 eroj, nomita laŭ la poeto Hafizo, estis malfermita ene de la komplekso en oktobro 2014[13].

La 10-an de decembro 2015 la registaro de Armenio luis la moskeon al la ambasadejo de Irano al Armenio por 99 jaroj por uzi ĝin kiel kulturan centron[14].

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

La moskeo estas listigita de la armena registaro kiel monumento kun nacia signifo. Ĝi estas "unu el la plej malnovaj konstruaĵoj en centra Erevano" kaj la "nura pluekzistanta konstruaĵo de la irana periodo en Erevano". Markus Ritter priskribis ĝin kiel la "ĉefmodelon por la frua kaĝara moskea arkitekturo de la irana periodo". La moskea komplekso kovras areon de 7,000 kvadrataj metroj.  La moskeo mem estas 97 je 66 metroj, dum la korto estas 70 je 47 metroj[15]. La moskeo enhavas la tradiciajn ŝijaismajn atributojn, inkluzive de minareto, tri mihraboj (preĝejoj), sanktaj surskriboj, ktp.  La moskeo enhavas 24 arkaĵajn ĉelojn, kiuj turniĝas ĝis baseno en la mezo de la korto, kiu estas ĉirkaŭita de rozĝardeno. La minareto, staranta je 24 metroj alta, havas 7-gradan deklivon, sed estas konsiderata arkitekture sekura[16].

Klopodoj enlistigi la moskeon kiel Monda Heredaĵo[redakti | redakti fonton]

La minareto

En oktobro 2007 armena Ministro pri Eksterlandaj Aferoj Vartan Oskanjan deklaris dum sia parolado en la 34-a sesio de la Ĝenerala Konferenco de Unesko en Parizo, ke la Blua Moskeo kaj aliaj lokoj estas sur la atendolisto por esti enmetitaj en la Liston de Monda Heredaĵo de Unesko. En januaro 2013 armena Ministro pri Kulturo Hasmik Poghosjan deklaris, ke Armenio faros ĉiujn eblajn paŝojn por inkludo de la moskeo en la liston de Mondaj Heredaĵoj de Unesko. Ŝi reasertis tiun pozicion en renkontiĝo kun irana Ministro de Kulturo Mohammad Hosseini en aprilo 2013. Hosseini deklaris ke li esperas ke armenaj klopodoj sukcesos. La ministro pri eksterlandaj aferoj de Armenio, Eduard Nalbandjan, en sia parolado ĉe la 38-a sesio de la Ĝenerala Konferenco de Unesko en novembro 2015:

... najbara Irano faris grandajn penojn por konservi kaj protekti la armenan kulturan heredaĵon. La Armenaj Monaĥejaj Ensembloj de Irano, la plej malnova el kiuj devenas de la 7-a jarcento, estis enskribitaj en la Listo de Monda Heredaĵo de la Irana Registaro. Niaflanke Armenio rekonstruis la iranan Bluan Moskeon de la 18-a jarcento en Erevano, kaj ĝi enskribos ĝin sur la liston de Monda Heredaĵo.

La 15an de oktobro 2015 armena ĉefministro Hovik Abrahamjan kaj unua vicprezidanto de Irano Eŝak Jahangiri ĉeestis eventon dediĉitan al la 250-jariĝo de la moskeo. Abrahamjan deklaris en sia parolado ke kaj Armenio kaj Irano "nun klopodas meti ĝin en la liston de Monda heredaĵo de Unesko"[17][18].

Diskutado[redakti | redakti fonton]

Armena stampilo montranta la moskeon en 2007.

Armenaj kaj kelkaj okcidentaj fontoj nomas la moskeon irana/persa. Fakte, ĝi ofte nomiĝas loke simple kiel la "persa moskeo". Tsypylma Darieva notas ke "en lokaj amaskomunikiloj kaj en oficialaj diskursoj, la Blua Moskeo estis forte asociita kun la nova elmigranta politika korpo simbolanta la lastatempan armenan-iranan amikecon. Ĉi tiu reganta legado de la loko difinas la Bluan Moskeon ekskluzive kiel la "Persa Moskeo"[1].

Thomas de Waal argumentas en sia libro de 2003 Nigra Ĝardeno, ke "kiam la armenoj aludas la "persan moskeon" en Erevano, tiu nomo kaŝas la fakton, ke la plej multaj adorantoj tie, kiam ĝi estis konstruita en la 1760-aj jaroj[19], estis, fakte, azeroj". Darieva rimarkas, ke ĝi funkciis kiel vendreda moskeo por "islama (plejparte azer-parolanta) loĝantaro de Erevano, ĝis la mezo de la 1920-aj jaroj"[19].

En Azerbajĝano oni kutime nomas la moskeon monumento de azera heredaĵo de Erevano. Unu registara oficisto nomis ĝin "la plej granda religiema centro de azeroj loĝantaj en Erevano". Libro el 2007 titolita Milito kontraŭ Azerbajĝano: Celado de Kulturaj Heredaĵoj, eldonita de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj de Azerbajĝano kaj la Fondaĵo Heydar Aliyev, protestis kontraŭ la restarigo de la moskeo en la 1990-aj jaroj kaj kontraŭ ĝia "prezento kiel persa moskeo"[20]. Rouben Galichian argumentas en sia libro (2009) Invention of History :

Oni devas diri, ke ĉiuj moskeoj konstruitaj [en Erevano] inter la jaroj 1635 kaj 1820 estis starigitaj de la irananoj kaj konsiderante, ke la tiea islama loĝantaro, same kiel la persoj, estis ambaŭ ŝijaistoj, iliaj moskeoj estis identaj. Sekve, estas tre malfacile kompreni kiel la Blua Moskeo povus esti moskeo "azera"[1], ĉar tia klasifiko ne ekzistis[21].

Galerio[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 Darieva 2016, p. 296.
  2. 2,0 2,1 Lynch 1901, p. 213.
  3. 3,0 3,1 Villari 1906, p. 224.
  4. Երևանի բնակչության շարժընթացը 1824-1914 թթ. (). Muzeo pri Historio de Erevano (9an de septembro 2011). Arkivita el la originalo je 1an de aŭgusto 2020. “Աղուսակից երևում է, որ թաթարները /նկատի առնված մահմեդական բնակչությունը/ գերակշռել են` 7331 մարդ, իսկ հայերի թիվը փոքր էր /բոշաների հետ միասին` 4132/,”.
  5. 5,0 5,1 Darieva 2016, p. 299.
  6. 6,0 6,1 Darieva 2016, p. 297.
  7. Darieva 2016, p. 298.
  8. Historical Overview. Muzeo pri Historio de Erevano. Arkivita el la originalo je 7an de septembro 2019. “In 1936 it was moved to the Blue Mosque (Gyoy Djami) where it functioned for about 56 years.”.
  9. Markossian 2002, p. 45.
  10. Darieva 2016, p. 294.
  11. Կրոնական կազմը Հայաստանում [Armenia's religious makeup] (armene) (27an de decembro 2017). Arkivita el la originalo je 7an de septembro 2019. “Հայաստանում բնակվում է 812 մուսուլման...”.
  12. "Mourning rite at Blue Mosque: Iranians in Yerevan pay tribute to their compatriots", ArmeniaNow, 17an de julio 2009.
  13. Mapping the Global Muslim Population: A Report on the Size and Distribution of the World's Muslim Population, p. 28. Pew Research Center (oktobro 2009). Arkivita el la originalo je 2009-10-10. Alirita 2009-10-08.
  14. de Waal 2003, p. 74.
  15. Darieva 2016, p. 302.
  16. Darieva 2016, p. 303.
  17. "Իրանի դեսպանատունը 99 տարով անհատույց կօգտագործի Կապույտ մզկիթն ու հարակից հողամասը", Hetq, 10a de decembro 2015. ()
  18. ՀՀ Կառավարության որոշում որպես նվիրատվություն հողամաս ընդունելու և "Կապույտ" մզկիթ» հուշարձանն անհատույց օգտագործման իրավունքով հանձնելու մասին որոշում (). Arkivita el la originalo je 8a de septembro 2019.
  19. 19,0 19,1 Markossian 2002, p. 44.
  20. "Vartan Oskanian's Speech to UNESCO General Conference", Asbarez, 19a de oktobro 2007.
  21. Darieva 2016, p. 300.