Saltu al enhavo

Blua Veluro (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blua Veluro
filmo
Originala titolo Blue Velvet
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 1986, 12 feb. 1987, 19 sep. 1986
Ĝenro mistera filmo, suspensa filmo, drama filmo, novnigra filmo, psychological thriller film, psikologia horora filmo, psychological drama film, amafera filmo, krimsuspensfilmo, crime drama film, sendependa filmo, krimfilmo, erotic thriller film, erotika filmo, horora filmo
Kameraado Frederick Elmes
Reĝisoro(j) David Lynch
Produktisto(j) Fred C. Caruso  Dino De Laurentiis  Richard Roth
Scenaro David Lynch
Filmita en Wilmington
Loko de rakonto Lumberton
Muziko de Angelo Badalamenti
Rolantoj Dennis Hopper  Isabella Rossellini  Kyle MacLachlan  Laura Dern  Hope Lange  Dean Stockwell  George Dickerson  Priscilla Pointer  Angelo Badalamenti  Frances Bay  Brad Dourif  Jack Nance
Produktinta firmao Dino De Laurentiis Company
Honorigoj Sitges Film Festival Best Feature-Length Film award
IMDb
vdr

Blua Veluro (angle Blue Velvet) estas suspensfilmo de David Lynch el 1986. En la filmo aktoris la kinosteluloj Kyle McLachlan, Isabella Rossellini, Dennis Hopper kaj Laura Dern. La nomo de la filmo estas prenita de samnoma kanto de la grupo "The Clovers". Eĉ se kiam ĝi estis publikigita la filmo ricevis miksitajn recenzojn, tra la jaroj ĝi akiris popularecon kaj iĝis kulta filmo. Lynch estis nomumita por Akademia Premio por la Plej Bona Reĝisoro pro la filmo.

Lynch pensis pri la ideo por la filmo jam en 1973, sed multaj produktadstudioj rifuzis produkti la filmon pro la perfortaj kaj seksaj ĉeftemoj en ĝi. Finfine, la studio de la itala produktanto Dino De Laurentiis jesis produkti la filmon. La revuo Entertainment Weekly vicigis "Blue Velvet" kiel unu el la plej bonaj filmoj de ĉiuj tempoj. La Usona Kininstituto vicigis ĝin en la listo de la plej bonaj misteraj filmoj.

Intriga resumo

[redakti | redakti fonton]

Jeffrey Beaumont (Kyle MacLachlan) revenas al la domo de siaj gepatroj kiam lia patro suferas apopleksion. Kiam li revenas de vizitado de sia patro en la malsanulejo, li malkovras distranĉitan orelon en malplena tereno sur la hejmenvojo. Jeffrey raportas la kazon al detektivo Williams (George Dickerson). La filino de la detektivo, Sandy (Laura Dern), amikigas Jeffrey kaj ŝi rakontas al li ke klubkantisto nomita Dorothy Valens (Isabella Rossellini) estas iel rilata al la kazo de la distranĉita orelo. Kune, ili provas kompreni la situacion kaj finfine deĉifri la kazon.

Rolantaro

[redakti | redakti fonton]

Aŭdbando

[redakti | redakti fonton]

Angelo Badalamenti komponis la akustikan trakon de la filmo. La muziko kombinas novan ondon, popmuzikon kaj klasikan muzikon. La revuo Entertainment Weekly vicigis la muzikon de la filmo en la listo de la plej bonaj muzikoj de ĉiuj tempoj. Ĉi tiu estas la unua kunlaboro inter Bedlamanti kaj David Lynch. Ili kunlaboris plurajn pliajn fojojn poste en la kariero de Lynch.

  • Main Title" 1:27"
  • Night Streets/Sandy and Jeffrey" 3:42"
  • Frank" 3:34"
  • Jeffrey's Dark Side" 1:48"
  • Mysteries of Love" 2:10"
  • Frank Returns" 4:39"
  • Mysteries of Love" 4:41"
  • Blue Velvet/Blue Star" 3:14"
  • Lumberton U.S.A./Going Down to Lincoln" 2:13"
  • Akron Meets the Blues" 2:40"
  • Honky Tonk, Pt. 1" 3:09"
  • In Dreams" 2:48"
  • Love Letters" 2:36"
  • Mysteries of Love" 4:22"

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]