Saltu al enhavo

Blua egreto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blua egreto
Blua egretardeo, ĉe Cananeia, Sanpaŭlo, Brazilo
Blua egretardeo, ĉe Cananeia, Sanpaŭlo, Brazilo
Biologia klasado
Regno: Animalia - animaloj
Filumo: Chordata - ĥorduloj
Klaso: Aves - birdoj
Ordo: Pelecaniformes - pelikanoformaj
Familio: Ardeidae - ardeedoj
Genro: Egretta - egretardeo
Specio: E. caerulea - Blua egreto
Egretta caerulea
(Linnaeus, C, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo  Ĉiujara ĉeesto  Reprodukta teritorio  Migrado  Vintrejo
Natura arealo
  •  Ĉiujara ĉeesto
  •  Reprodukta teritorio
  •  Migrado
  •  Vintrejo
  • Natura arealo
  •  Ĉiujara ĉeesto
  •  Reprodukta teritorio
  •  Migrado
  •  Vintrejo
  • Subspecioj

    Unutipa

    Sinonimoj

    Ardea caerulea Linnaeus, 1758

    Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    La Blua egreto[mankas fonto]blua egretardeo[1] (latine Egretta caerulea) estas malgranda ardeo, nome birdospecio de la familio de ardeedoj propra de la plej parto de la marbordaj areoj de Ameriko. Ĝi estis foje lokita en la unuspecian genron Florida.

    Taksonomio

    [redakti | redakti fonton]

    Laŭ AviList[2], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj por tiu specio, kaj ties Esperantaj nomoj[1]:

    Disvastiĝo

    [redakti | redakti fonton]

    Ĝi reproduktiĝas el la Golfaj ŝtatoj de Usono tra Centrameriko kaj Karibio suden al Peruo kaj Urugvajo. Ĝi estas specio de loĝantaj birdoj en plej el sia teritorio, sed kelkaj nordaj reproduktuloj migras al sudorienta Usono aŭ pli fore vintre. Okazas postreprodukta disiĝo tre norden de sia reprodukta teritorio, tiom for kiom ĝis la limo inter Usono kaj Kanado. Ili estas vagantoj en Gronlando, Portugalio, Sudafriko kaj Urugvajo.[3]

    La reprodukta habitato de la Blua egreto estas subtropikaj marĉoj. Ĝi povas loĝi ĝis 3,000 m super marnivelo en Andoj, kaj escepte ĝis 3,750 m.

    Tiu specio estas ĉirkaŭ 60 cm longa, kun enverguro de 102 cm kaj pezo de 325 g. Ĝi estas mezgranda, longkrura ardeo kun longa pinteca blua aŭ grizeca beko kun nigra pinto, kiu estas iomete subenkurba.

    Reproduktaj plenkreskuloj havas bluecgrizan plumaron escepte pro la kapo kaj kolo, kiuj estas purpurecaj kaj havas longajn bluecajn fadenecajn plumojn. La kruroj kaj piedoj estas malhelbluaj. Ambaŭ seksoj estas similaj.

    Nereproduktantaj plenkreskuloj havas malhelbluajn kapajn kaj kolajn plumarojn kaj pli palajn krurojn. Junuloj estas tutblankaj escepte pro malhelaj flugilpintoj kaj havas senkolorecajn verdecajn krurojn. Ili laŭgrade akiras bluan plumaron dum ili maturiĝas.

    Estas pli gregema specio ol aliaj ardeoj, sed vidiĝas ofte en paroj.

    La blankaj ekzempleroj de Blua egreto ofte mikse konfuziĝas kun individuoj de Blanka egreto. La Blanka egreto toleras ties eston pli ol tiun de la Blua egreto en plenkreska plumaro. Tiuj junaj birdoj fakte kaptas pli da fiŝoj en ĉeesto de la Blanka egreto kaj ankaŭ gajnas protekton kontraŭ predantoj kiam ili miksiĝas en aroj de Blankaj egretoj. Eble pro tio ili restas blankaj la unuan jaron.[4]

    La Blua egreto gvatoĉasas sian predon metode en neprofunda akvo ĉefe mara, ofte kuretante dume. Ili manĝas fiŝojn, ranojn, krustulojn (kraboj), malgrandajn rodulojn kaj insektojn (koleopteroj, griloj, kaj araneoj).

    Reproduktado

    [redakti | redakti fonton]

    La reprodukta habitato de la Blua egreto estas subtropikaj marĉoj. Ili nestumas en kolonioj, ofte kun aliaj ardeoj, kutime sur platformoj el bastonetoj en arboj aŭ arbustoj. La ino demetas 3-7 helbluajn ovojn.

    Blua egreto fiŝkaptante


    Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon.

    Referencoj

    [redakti | redakti fonton]

    Literaturo

    [redakti | redakti fonton]

    Eksteraj ligiloj

    [redakti | redakti fonton]