Saltu al enhavo

Blua vinio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blua vinio
Tuamotuo, Franca Polinezio
Tuamotuo, Franca Polinezio
Biologia klasado
Regno: Animalia, Bestoj
Filumo: Chordata, Ĥorduloj
Klaso: Aves, Birdoj
Ordo: Psittaciformes, Papagoformaj
Familio: Psittaculidae, Psitakuledoj
Subfamilio: Loriinae, Lorienoj
Genro: Vini
Lesson, RP, 1833
Specio: Blua vinio, V. peruviana
(Müller, 1776)
Vini peruviana
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Blua vinio (Vini peruviana), konata ankaŭ kiel Tahitia vinio, estas specio de papagaj birdoj, en la familio Psittaculidae. Ĝi estas unu el kelkaj specioj de lorioj de la genro Vini troveblaj iam en 23 insuloj ĉirkaŭ Tahitio, sed ĝi estas nun limigita eble al nur ok insuloj: Aitutaki, Apataki, Arutua, Kaukura, Manuae, Maupihaa, Motu One, Rangiroa, kaj eble ĉe Manihi kaj Manuae.

Ilia plumaro estas ĉefe malhelblua kaj ĝi havas blankan areaon sur sia supra brusto, gorĝo kaj vizaĝo.

Ili estas aktivaj birdoj, kiu manĝas nektaron kaj insektojn surgrunde.

Distribuado kaj habitato

[redakti | redakti fonton]
Vini peruviana en Rangiroa

La blua lorio estis origine endemia de insuloj de Franca Polinezio.

Ĝi ĉeestas ankaŭ en la Kukinsuloj, kie ĝi estas unu el malgranda nombro de terbirdoj en la insulo Aitutaki. Dean Amadon, skribante en 1942 post la Ekspedicio Whitney al Suda Maro, opiniis, ke eble ĝi estis enmetitaj en la Kukinsuloj.[1] David Steadman, kiu studis la formortintajn speciojn de la areoj, verkis en 1991, ke ĝi eble estis tio, sed li ne povis trovi pruvon je tio. Se ili estus estintaj induĝenaj tie, ili estus kunvivintaj kun la Vinio de Kuhl; nuntempe neniu Vini-lorio estas simpatria.[2] Li poste konkludis, ke ĝi probable estis enmetita, ĉar etendaj elfosadoj de fosilioj estis trovintaj restaĵon de la vinio de Kuhl same kiel de du aliaj specioj de formortintaj Vini-lorioj, sed neniun fosilion de blua lorio.[3]

La blua lorio vivas en iu ajn arbarkovrita vivejo ene de sia teritorio, inkluzive de kultivataj areoj.[4] Ĝi estas plej abunda en miksaj arbaroj de kokosoj kaj de Heliotropium foertherianum.[5]

Kaptitulo, ĉe Weltvogelpark Walsrode, Germanio

La blua lorio estas 18 cm longa kun mallonga rondoforma vosto. Ĝia plumaro estas ĉefe malhelblua kaj ĝi havas blankan areon super sia supra brusto, gorĝo kaj malsupra vizaĝo. Erekteblaj plumoj sur la supro de ĝia kapo montras helbluajn striojn. Ĝia beko estas oranĝkolora kaj ĝiaj irisoj estas flavbrunaj. Ĝi havas oranĝkolorajn krurojn. Plenkreskaj maskloj kaj inoj havas identan eksteran aspekton. La junulo ne havas la blankan plumaron de la plenkreskulo kaj havas malhelgrizbluajn vizaĝon kaj malsuprajn partojn. La junulo ankaŭ havas nigran bekon, malhelbrunajn irisojn, kaj ĝiaj kruroj estas oranĝecbrunaj.[6] Tia blua plumaro, kiu estas kunhavita kun la parenca ultramara vinio, estas tre nekutima en la papaga ordo.[7]

Ili ripozas en kokospalmoj, leviĝante ĉe tagiĝo kaj vokante kaj plumaranĝante sin antaŭ manĝado.[8] Ili kutime troviĝas en malgrandaj grupoj de malpli ol dek birdoj. Ili ripozas dum la varmego de la tago en ombro antaŭ ol rekomenci manĝadon posttagmeze. Ĉe krepusko grupoj flugas ĉirkaŭe vokante ĝis mallumo, kiam ili retiriĝas al lokoj inter palmfolioj por ripozi dumnokte.[8]

Dieto kaj manĝado

[redakti | redakti fonton]

Bluaj loritoj manĝas la nektaron kaj polenon de kokospalmoj (Cocos nucifera), Guettarda speciosa, Pemphis acidula, laŭrocedro (Suriana maritima), moruso (Morinda citrifolia), Heliotropium foertherianum, Scaevola spp. kaj Musa.[5] Sur Rangiroa ili manĝis plejparte kokosflorojn dum unu trisemajna studo.[8] Ili manĝas silente en malgrandaj grupoj, kaj uzas sian brossimilan langon por leki nektaron kaj polenon. Kie floroj ne plene malfermiĝis, ili uzas siajn bekojn por malfermi ilin. Post kiam ĉiuj floroj sur unu arbo estas manĝigitaj, ili moviĝas al la sekva arbo, kriante dum ili iras. Ili ankaŭ manĝas insektojn inter folioj kaj sur la arbara grundo, kaj foliajn ŝosojn kaj molajn fruktojn.[5][8]

Ili estas endanĝerigitaj ĉefe de invadaj specioj, kiel katoj, ratoj, marĉocirkuoj kaj moskitoj portantaj birdan malarion.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (1942) “Birds collected during the Whitney South Sea Expedition. 50, Notes on some non-passerine genera. 2.”, American Museum Novitates (1176), p. 1–21. 
  2. (1991) “Extinct and Extirpated Birds from Aitutaki and Atiu, Southern Cook Islands”, Pacific Science 45 (4), p. 325–347. 
  3. Steadman (2006) p. 218.
  4. Collar, N. & Kirwan, G.M. (2017). Blue Lorikeet (Vini peruviana). En: del Hoyo, J., Elliott, A., Sargatal, J., Christie, D.A. & de Juana, E. (eld.). Handbook of the Birds of the World Alive. Lynx Edicions, Barcelona. (alirita el [1] la 20an de Majo 2017).
  5. 5,0 5,1 5,2 Ziembicki (2006), p. 19.
  6. Forshaw (2006). plato 15.
  7. (2015) “Molecular phylogenetics suggests a New Guinean origin and frequent episodes of founder-event speciation in the nectarivorous lories and lorikeets (Aves: Psittaciformes)”, Molecular Phylogenetics and Evolution 90, p. 34–48. doi:10.1016/j.ympev.2015.04.021. 
  8. 8,0 8,1 8,2 8,3 Gerischer B & Walther B (2003) "Behavioural observations of the blue lorikeet (Vini peruviana) on Rangiroa atoll, Tuamotu Archipelago, French Polynesia" Notornis 50(1): 54-58 Archived copy. Arkivita el la originalo je 2007-10-25. Alirita 2007-07-11 .


Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]