Bluaj Montoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bluaj Montoj
montara sistemo
supermara alteco

2 256 m

Geografia situo 18° 6′ N, 76° 40′ U (mapo)18.1-76.66666667Koordinatoj: 18° 6′ N, 76° 40′ U (mapo) f4
Bluaj Montoj (Jamajko)
Bluaj Montoj (Jamajko)
DEC
Bluaj Montoj
Bluaj Montoj
Situo de Bluaj Montoj
Map
Bluaj Montoj
vdr

La Bluaj Montoj, aŭ en angla Blue Mountains, formas la plej longan montaron en Jamajko. Ili enhavas la plej altan pinton de la insulo, nome Blumonta Pinto, kun 2256 m.[1] El la montopinto, atingebla per piedira pado, videblas kaj la norda kaj la sudaj marbordoj de la insulo. Dum klara tago, eĉ la konturo de la insulo Kubo, 210 km for, povas esti vidata.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La Bluaj Montoj staras ĝis tiuj altoj el la marborda ebenaĵo je spaco de ĉirkaŭ 16 kilometroj, tiele formante unu el la plej deklivaj ĝeneralaj gradaĵoj en la mondo.

La temperaturo malpliiĝas el ĉirkaŭ 27 °C (80 ) je marnivelo al 5 °C (40 ) ĉe la Blumonta Pinto, ĝuste je 16 km interne.

Kiel unu el plej longaj kontinuaj montaroj en Karibio, la Bluaj Montoj dominas super la orienta triono de Jamajko. Parto de la Bluaj Montoj estas enhavata en la Nacia Parko Blue Mountain John Crow Mountain starigita en 1992, kiun administras la jamajka registaro.

Flaŭro kaj faŭno[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hamiltom, Janice (2005), Jamaica in Pictures, Lerner Publications, p. 10, ISBN 0-8225-2394-9