Bluebeard's Egg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bluebeard's Egg
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Margaret Atwood
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1983
vdr

Bluebeard’s Egg (Esperante: La ovo de Blubarbo) estas kolekto de mallongaj historioj de la kanada aŭtoro Margaret Atwood, unuafoje publikita en 1983. La unua eldono de la libro en Usono estis lanĉita en 1986 laŭ la nomo Bluebeard's Egg and other stories (La ovo de Blubarbo kaj aliaj historioj).[1]

Resumo[redakti | redakti fonton]

En tiu kolekto, Atwood esploras la politikon de sekso kaj aliseksema rilataro, ekzamenante la emociojn, perfidojn, kaj hazardojn de tiaj rilatoj. Kvar el la historioj en la kolekto eliras el tiu temaro por anstataŭe prezenti supozeblajn aŭtobiografiajn prilaboraĵojn de la infanaĝa epoko de la rakontisto. Majoritato de tiuj historioj okazas en Toronto.[2]

Enhavo[redakti | redakti fonton]

  • "Significant Moments in the Life of My Mother" (gravaj momentoj de la vivo de mia patrino)
  • "Spring Song of the Frogs" (printemoa kanto de ranoj)
  • "Hurricane Hazel" – Tiu historio esploras la penon kaj necerton de adolesko; la rakontisto memoras sian unuan amaferon, aĝe de 14, kaj kiel la tiamaj konvencioj povus estinta kapti ŝin en nefeliĉa geegdziĝo.[2]
  • "Scarlet Ibis" (skarlata ibiso) – Dum ferio en Karibio, familio faras unutagan veturon al Marĉo Karoni por vidi la raran specion de la Skarlata ibiso. La historio esploras la motivojn kaj efikojn de homa engaĝiĝo kun naturo.[3]
  • "Loulou;" aŭ, "The Domestic Life of the Language" – Tiu historio esplorss la temon de virino espluatata de viroj. Loulou estas sukcesa potfaristino kiu eltenas finance nombron de poetoj inklude sian eks-edzon kaj iamajn amantojn. Afero kun sia kontisto kondukas ŝin al rimarko ke ssi ĝuas esti patronino de arto, tute konscia pri sia financa espluatado fare de poetoj.[2]
  • "The Salt Garden" (sala ĝardeno) – Historio de geedzoj amike separataj, ĉiu kun nona amanto.[2]
  • "Uglypuss" – Joel, maldesktrulo de stilo de 1960-aj jaroj, frontas la kontraŭdirojn inter sia publika kaj privata vivoj.[4]
  • "The Sin Eater" (pekomanĝanto)
  • "Betty"
  • "The Sunrise" – Tiu verko esploras spertojn de pentristino kiu progresas el pentri erektaj penisojn al pentri virajn vizaĝojn, dum venas seniluziiĝo kiam unu el tiuj viroj esprimas sian vidpunkton ke virnoj estas ĝuste objekto de violento.[2]
  • "Bluebeard's Egg" (ovo de Blubarbo)
  • "Unearthing Suite" – membiografiaj sugestoj pri la verkistaj komencoj de Atwood pere de siaj observoj pri la preterpasanta pejzaĝo dum longa veturado kun sia familio.[2]
  • "Two Stories about Emma" (kiu inkludas "The Whirlpool Rapids" kaj "Walking on Water")
  • "In Search of the Rattlesnake Plantain" – tiu historio estis publikita en Harper's Magazine (Aŭgusto, 1986).[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bluebeard's Egg (1983) kaj Bluebeard's Egg and other stories (1986) ĉe WorldCat.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 French, William, "The fruits of rare insight Bluebeard's Egg", October 22, 1983, paĝoj E. 14.
  3. Lutwack, Leonard. (February 1994) Birds in Literature. University Press of Florida. ISBN 978-0-8130-1254-4.
  4. Towers, Robert, "Old-Fashioned Virtues, Bohemian Vices", 23-a novembro 1986. Kontrolita 17-a decembro 2011.
  5. (1986) “In Search of the Rattlesnake Plantain”, Harper's (August 1986). Alirita 17-a decembro 2011.. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]