Saltu al enhavo

Bluflugila herbopapago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bluflugila herbopapago
En Tasmanio
En Tasmanio
Biologia klasado
Regno: Animalia, Bestoj
Filumo: Chordata, Ĥorduloj
Klaso: Aves, Birdoj
Ordo: Psittaciformes
Superfamilio: Psittacoidea
Familio: Psittaculidae
Subfamilio: Platycercinae
Genro: Neophema
Salvadori, 1891
Specio: Bluflugila herbopapago, N. chrysostoma
(Kuhl, 1820)
Neophema chrysostoma
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Bluflugila herbopapagoBlustria herbopapago (Neophema chrysostoma, laŭ kio ankaŭ Orventra herbopapago, sed tiu nomo uzatas por la Neophema chrysogaster) estas specio de papagoj el genro Neophema. Ĝi troviĝas en Tasmanio kaj sudorienta kontinenta Aŭstralio. Ĝi estas parte migranta, kun populacioj de bluflugilaj papagoj vojaĝantaj al Tasmanio por la somero. La papago estas sekse dimorfa - la maskloj havas pli da bluo sur la flugiloj kaj dukoloran bluan fruntan bendon sur la kapo, dum inoj estas pli senkoloraj kaj havas pli da verdo sur la flugiloj kaj flugilstrion. Ambaŭ seksoj havas ĉefe olivverdan plumaron. Ĉefe manĝanto sur la grundo, la bluflugila papago ĉefe manĝas semojn de herboj. Ĝi facile adaptiĝas al kaptiteco.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

Germana natursciencisto Heinrich Kuhl priskribis la bluluflugilan herbopapagon en 1820 kiel Psittacus chrysostomus, notante, ke ĝi estis konfuzita kun la Turkisa herbopapago (N. pulchella).[1] Tamen, la materialo uzita por priskribi ĝin enhavis specimenojn kaj de tiu specio kaj de la Eleganta herbopapago.[2] La specia epiteto devenas el la grekaj vortoj ĥrisos "ora" kaj stoma "buŝo", pro la flava haŭtaĵo ĉirkaŭ la okuloj.[3] En 1821, Coenraad Jacob Temminck donis al la specio la nomon Psittacus venustus, tamen Kuhl jam estis uzinta tiun duvortan nomon por la papago nun konata kiel norda rozelo (Platycercus venustus). Gregory Mathews priskribis du subspeciojn, sed neniu el ili estis agnoskita ĝis nun kiel aparta.[2]

Fruaj nomoj estis blubenda papagoblubenda herbopapageto,[4] prenitaj de la blua frunta bendo de la specio. Tamen ĉi tiun plumaron kunhavas du aliaj membroj de la genro. Ĝi ankaŭ estis konata kiel la Hobarta grundpapago en Tasmanio pro siaj surteraj kutimoj. Ĝi ankaŭ estas nomata bluflugila herbopapagetobluflugila herba papageto,[3] same kiel ĝia oficiala nomo bluflugila papago.

Ene de la genro, la bluflugila papago estas klasifikita en la subgenro Neonanodes. Analizo de mitokondria DNA publikigita en 2021 indikis, ke ĝi estas plej proksime parenca al la Rokema herbopapago|rokpapago, kies prapatroj plej verŝajne diverĝis inter 0,7 kaj 3,3 milionoj da jaroj antaŭe; ilia komuna prapatro diverĝis de la prapatro de la eleganta papago antaŭ inter 0,9 kaj 3,4 milionoj da jaroj.[5]

Longa je 20 ĝis 24 cm kaj pezanta ĉirkaŭ 55 g,[6] tiu papago estas sekse dimorfa — ambaŭ seksoj estas ĉefe olivecverdaj. La plenkreska masklo havas dukoloran bendon trans la vizaĝo supre sed ne atingas la okulojn — ultramara supre kaj pli pala turkisblua sube. Ĝia krono estas flaveca, kaj la gorĝo kaj brusto palverdaj kaj la ventro flavaj, ĝiaj flugilkovriloj kaj subflugilaj kovriloj estas profunde bluaj. La vosto estas blugriza. La beko estas blugriza kaj la irisoj estas brunaj. La plenkreska ino estas pli senbrila kun senbrile olivecverdaj malsupraj partoj kaj pli malgranda bluo sur la flugiloj kaj malpli distinga frunta bendo. Junuloj estas senbrile olivecverdaj kun ardezbluaj flugiloj kaj neniu frunta bendo.[7]

La pli granda kvanto da bluo sur la flugilo helpas distingi la Bluflugilan papagon de la Eleganta papago kaj la Orventra papago. Ĉi-lastaj du specioj havas pli flavverdan kaj helverdan plumaron ĝenerale respektive.[8]

Distribuado kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

La bluflugila papago troviĝas tra sudorienta Aŭstralio. En orienta Sudaŭstralio, ĝi troviĝas norde ĝis la Flinders-montaro, kaj tra Viktorio. Ĝi estas pli sporada tra centra kaj okcidenta Novsudkimrio kaj en Kvinslandon,[9] tiom norden kiom ĝis la Nacia Parko Diamantina.[10] Ĝi vivas en savanaj arbaroj, herbejoj, fruktoĝardenoj, terkulturaj kampoj, marĉoj, erikejoj, dunoj kaj aliaj malfermaj vivejoj ĝis 1 200 m super marnivelo. Ĝi estas unu el nur tri specioj de papagoj, kiuj faras regulajn ĉiujarajn migradojn super maro aŭ oceano,[11] ĉar multaj membroj de la specio flugas inter Tasmanio, kie ili reproduktiĝas printempe kaj somere, kaj la kontinento, kie ili travintras. Kelkaj birdoj, tamen, restas en Tasmanio dum la vintro kaj kelkaj restas sur la kontinento por reproduktiĝi somere.

Ĝi estas printempa vizitanto al King-Insulo en la Markolo Bass.[12]

Bluflugilaj papagoj ĉefe manĝas surgrunde, manĝante semojn de herboj,[6] inkluzive de valabio (Austrodanthonia), arĝenta harherbo (Aira caryophyllea), pala drosero (Drosera peltata) en Tasmanio, kaj Poa caespitosa kaj la enkondukita kabotheca (Arctotheca calendula) sur la kontinento,[7]kaj en Kvinslando misplektita lignumo (Muehlenbeckia florulenta).[10]

Ili estis viditaj manĝantaj kune kun la eŭropa kardelo en Viktorio.[7] La grandeco de la aroj varias de paroj dum la reprodukta sezono ĝis ĝis 2 000 birdoj ĝuste antaŭ aŭtuna migrado.

Reproduktado

[redakti | redakti fonton]

Reproduktado okazas de septembro ĝis januaro, kun unu ĝis du ovodemetoj ĉiusezone. Bluflugilaj papagoj uzas kavaĵojn de vivaj kaj mortaj arboj, ĝenerale eŭkaliptoj, kiel nestolokojn ĝis 20 m super la tero. La ovodemetado konsistas el kvar ĝis ses rondaj aŭ ovalaj brilblankaj ovoj, ĉiu el kiuj estas ĝenerale 22 mm longa kaj 19 mm larĝa.[9] La kovado daŭras ĉirkaŭ 20 tagojn kaj la birdidoj pasigas pliajn 35 tagojn en la nesto.[6]

La birdlaŭso Forficuloecus greeni estis trovita en la bluflugila papago.[13]

En kaptiteco

[redakti | redakti fonton]

La bluflugila papago facile adaptiĝas al birdobredado, kaj povas esti tenata en 3-metra komuna birdejo. Ĝi estis krucbredita kun la elegantaj kaj turkisaj papagoj.[14]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Kuhl, Heinrich. (1819) Conspectus Psittacorum : cum specierum definitionibus, novarum descriptionibus, synonymis et circa patriam singularum naturalem adversariis, adjecto indice museorum, ubi earum artificiosae exuviae servantur : cum tabulis III. aeneis pictis. Bonn, Germany: self-published.
  2. 1 2 Australian Biological Resources Study (1a de Marto 2012) Species Neophema (Neonanodes) chrysostoma (Kuhl, 1820). Australian Faunal Directory. Department of the Environment, Water, Heritage and the Arts, Australian Government. Alirita 5a de Januaro 2017 .
  3. 1 2 Gray, Jeannie. (2013) Australian Bird Names: A Complete Guide. Collingwood, Victoria: CSIRO Publishing. ISBN 978-0-643-10471-6.
  4. Gould, John. (1865) Handbook to The birds of Australia, Volume 2. self.
  5. (2021) “Using phylogenetics to explore interspecies genetic rescue options for a critically endangered parrot”, Conservation Science and Practice 3 (9). doi:10.1111/csp2.483. 237886232.
  6. 1 2 3 Blue-winged Parrot. Birds in Backyards. Birdlife Australia (2017). Alirita 9 January 2017 .
  7. 1 2 3 Forshaw, Joseph M.. (1978) Australian Parrots, 2‑a eldono, Robina: Alexander Editions, p. 263–64. ISBN 0-7018-0690-7.
  8. Campbell, Iain. (2015) Birds of Australia: A Photographic Guide. Princeton, NJ, US: Princeton University Press. ISBN 978-0-691-15727-6.
  9. 1 2 Beruldsen, Gordon. (2003) Australian Birds: Their Nests and Eggs. Kenmore Hills, Qld: self. ISBN 0-646-42798-9.
  10. 1 2 Ley, Andrew (2010). “Range Extension for the Blue-winged Parrot”, Australian Field Ornithology 27 (2), p. 87–88.
  11. Juniper, Tony. (2010) Parrots: A Guide to Parrots of the World. A & C Black, p. 21, 112. ISBN 9781408135754.
  12. McGarvie A.M. (1974). “Additions to the birds of King Island, Bass Strait.”, Emu 74 (2), p. 91–96. doi:10.1071/MU974091.
  13. Guimarães, Lindolpho R. (1985). Ischnocera (Mallophaga) infesting parrots (Psittaciformes). V. Four new species of Forficuloecus Conci, 1941 (Philopteridae) from the South Pacific”, Papéis Avulsos de Zoologia 36 (5), p. 41–49. [rompita ligilo]
  14. Vriends, Matthew M.. (1992) The New Australian Parakeet Handbook. Hauppauge, NY: Barron’s Educational Series, Inc.. ISBN 9780812047394.

Ĉefaj fontoj

[redakti | redakti fonton]
  • Higgins, P.J.. (1999) Handbook of Australian, New Zealand and Antarctic Birds. Volume 4: Parrots to Dollarbird. Melbourne, Victoria: Oxford University Press. ISBN 0-19-553071-3.
  • Lendon, Alan H. (1973) Australian Parrots in Field and Aviary. Sydney, New South Wales: Angus & Robertson. ISBN 0-207-12424-8.
  • Shephard, Mark. (1989) Aviculture in Australia: Keeping and Breeding Aviary Birds. Prahran, Victoria: Black Cockatoo Press. ISBN 0-9588106-0-5.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]