Bluflugila rakedvostulo
Pentraĵo de Keulemans | ||||||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||
| Prioniturus verticalis (Sharpe, 1893) | ||||||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||||||
|
CR | ||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||||
Bluflugila rakedvostulo (Prioniturus verticalis) estas specio de papago en la familio Psittaculidae. Ĝi estas endemio de la insulo Tavi-Tavio, Filipinoj, kaj estas unu el la plej endanĝeritaj papagoj en la mondo. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo kaj pro ŝtelĉasado por la komerco de la dorlotbestoj.
Aspekto kaj taksonomio
[redakti | redakti fonton]Ĝi havas ĉefe malhelverdan plumaron sur la dorso, olivecverdan sur la brusto kaj ventro. Masklaj birdoj havas palbluon kun malgranda ruĝa makulo sur la frunto kaj antaŭa krono. Inoj aspektas identaj al la maskloj, escepte ke ili ne havas ruĝan makulon sur la antaŭa krono. La ĉefaj plumoj estas bluaj sur la eksteraj flugilplumoj, dum la mezaj vostoplumoj estas verdaj. Rakedplumoj estas nigraj nuance per bluo. Iliaj flankaj vostoplumoj estas verdaj kun nigraj pintoj. Ilia beko havas blugrizan nuancon.
Plej simila al la Monta rakedvostulo, sed la frunto, flankoj de la kapo kaj nuko estas verdaj. Inoj ankaŭ havas malpli da bluo sur sia vizaĝo kompare kun la Monta rakedvostulo.
Ekologio kaj kutimaro
[redakti | redakti fonton]La sekureca situacio en la Sulua insularo malhelpis esploristojn studi ĉi tiun birdon. Oni supozas, ke ĝi havas similan dieton kiel ĉiuj aliaj rakedvostaj birdoj, manĝante fruktojn, precipe bananojn, florojn kaj semojn de kreskanta maizo, kaj rizon.
Oni kredas, ke ĝia reprodukta sezono estas de septembro ĝis januaro. Kiel ĉiuj aliaj papagoj, ĝi nestumas en kavaĵoj. Unu nesto estis registrita en granda derompita palmarbo en palmarbareto apud arbaro.[1]
Habitato kaj konservostatuso
[redakti | redakti fonton]Ĝiaj naturaj vivejoj estas tropikaj humidaj malaltebenaĵaj arbaroj kaj subtropikaj aŭ tropikaj mangrovarbaroj. Ĝi nun estas taksita kiel Draste Endanĝerigita de la IUCN Ruĝa Listo kun populaciaj kalkuloj de nur 50-249 maturaj individuoj.[2] Ĝia ĉefa minaco estas habitatoperdo kaj kaptado. Iam disvastigita tra ĉiuj insuloj de la Sulua Arkipelago, la bluflugila rakedvostulo nun troviĝas nur en izolitaj lokoj sur Tavi-Tavio pro rapida habitatodetruo dum la pasintaj 200 jaroj.[3]
Unu el la minacoj de ĉi tiu birdo estas ĝia propra malsovaĝa konduto. Ĉi tiu malsovaĝa konduto estas ekspluatata de kaptistoj kaj igis ĝin facila celo por kapti por la kontraŭleĝa komerco de ekzotaj dorlotbestoj. Senarbarigo de la natura vivejo de la bluflugila rakedvostulo por fari lokon por kaj laŭleĝa kaj kontraŭleĝa arbohakado, agrikulturo, minado, kaj la senbrida setlado fare de homoj detruis la plejparton de la origina vivejo de ĉi tiu birdo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (2020) “Blue-winged Racquet-tail (Prioniturus verticalis), version 1.0”, Birds of the World (en). doi:10.2173/bow.bwrtai1.01.
- ↑ BirdLife International (2018) [amended version of 2017 assessment]. "Prioniturus verticalis". IUCN Red List of Threatened Species. 2018 e.T22684986A125471501. doi:10.2305/IUCN.UK.2017-3.RLTS.T22684986A125471501.en. Alirita la 12an de Novembro 2021.
- ↑ Allen, Desmond. (2020) Birds of the Philippines. Barcelona: Lynx and Birdlife International Field Guides, p. 226–229.
- Dickinson, E.C.. (1991) The birds of the Philippines: An annotated check-list, British Ornithologists' Union Check-list 12.
- Kennedy, R.S.. (2000) A Guide to the Birds of the Philippines. Oxford and New York: Oxford University Press. ISBN 0-19-854668-8.
- (1998) Parrots: A Guide to Parrots of the World. Juniper & Parr. ISBN 0-300-07453-0.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife Species Factsheet.
- Blue-winged Racquet-tailed Parrot (Prioniturus verticalis) | Parrot Encyclopedia. parrots.org. Alirita 12a de Novembro 2016 .
| ||||||||||||||||||


