Blufo (pokero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ludo de teksasa komunkarta pokero en progreso. "komunkarta" estas populara formo de pokero.
En ĉi tiu 1904 karikaturo de E. Bushnell, la rusa Imperio (reprezentita de urso) kaj la Imperio de Japanio (reprezentita de vulpo) ludas pokeron, kun iliaj respektivaj armilejoj kiel interesoj. Ambaŭ miras se la alia blufas. La Rus-japana Milito komenciĝis 17 tagojn poste.

En la karta ludo de pokero, blufo estas fari veton aŭ levi ĝin en situacio kun mano kiu ne estas konsiderita kiel la plej bona mano. La blufo estas fari tian veton (malgraŭ la scio pri malforteco de la kartoj enmane). La objektivo de blufo estas persvadi la cedon de almenaŭ unu oponanto kiu fakte, sed nekonata al ŝi/li, tenas pli bonan manon. La grandeco kaj ofteco de blufo determinas ties profitadon al la blufanto.

Per etendaĵo, la frazo "vokante la blufon de iu" estas ofte uzita ekster la kunteksto de pokero por priskribi situaciojn kiam unu persono postulas de alia ke tiu pruvas lian aserton aŭ pruvas ke ili ne estas trompanta.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. “call bluff”, The Free Dictionary by Farlex.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]