Blufrunta amazono
| Biologia klasado | ||||||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||||||
| Amazona aestiva | ||||||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||||||
Sinonimoj | ||||||||||||||||||
|
Psittacus aestivus Linnaeus, 1758 | ||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||||
La Blufrunta amazono (Amazona aestiva), konata ankaŭ kiel Blufrunta papago, Turkisfrunta amazono kaj Turkisfrunta papago, estas specio de papago en la subfamilio Arinae de la familio Psittacidae, de afrikaj kaj amerikaj papagoj. Ĝi estas unu el plej ofte papagoj tenitaj en kaptiteco. La alternativaj ordinaraj nomoj rilatas al distinga blu/turkisa marko en ĝia kapo ĝuste super la beko.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]La Blufrunta amazono estis unu el multaj specioj origine priskribitaj de Carl Linnaeus en lia mejloŝtona verko de 1758 Systema Naturae.[1] Ĝia specifa epiteto estas femenina formo de Latina adjekto aestivus, "somera".[2]
Oni agnoskis du subspeciojn, nome la jenaj:[3]
- A. a. aestiva (nomiga) en orienta Brazilo.[4] La ĉefa bordo de la flugilo ("ŝultro") estas ruĝa.
- A. a. xanthopteryx el norda kaj orienta Bolivio tra apudaj partoj de Brazilo, ĝis Paragvajo kaj norda Argentino. La "ŝultro" estas parte aŭ tute flava.[4] Ĝenerale kun pli da flavo en kapo ol la nomiga.[5]
La taksono xanthopteryx estis traktita kiel aparta specio,[6] sed ambaŭ subspecioj interreproduktiĝas libere kie ili estas en kontakto.
Krome, ekzistas gravaj individuaj varioj kaj en la vizaĝbildo kaj en la kvanto de flava/ruĝa koloroj sur la "ŝultro". En unu ekstremo, individuoj kun esence nenia flavo sur la kapo kaj tute verdaj "ŝultroj" estas konataj el nordokcidenta Argentino.[7]
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La blufrunta amazono estas ĉefe verda papago ĉirkaŭ 38 cm longa. Ili havas bluajn plumojn sur la frunto super la beko kaj flavajn sur la vizaĝo kaj krono. La distribuado de bluo kaj flavo multe varias inter individuoj. Male al plej multaj aliaj amazonaj papagoj, ĝia beko estas plejparte nigra. Ne ekzistas evidenta seksa dimorfismo por la homa okulo, sed analizo de la plumoj uzante spektrometrion, metodon kiu permesas vidi la plumaron kiel ĝi estus per la tetrakromata vidkapablo de papago, montras klarajn diferencojn inter la plumaro de la seksoj.[8] Junuloj de papagoj estas pli senbrilaj kaj havas malhelajn irisojn.[9]
Distribuado kaj habitato
[redakti | redakti fonton]La teritorio de la blufronta amazono etendiĝas tra orienta kaj norda Bolivio, orienta Brazilo, Paragvajo kaj norda Argentino. Ĝi troviĝas en arbaroj (kvankam ĝenerale evitas vastajn humidajn arbarojn kiel Amazonio), maldensarbaroj, savanoj kaj palmarbaroj.[5]
Ankaŭ malgrandaj naturiĝintaj reproduktaj populacioj ĉeestas en la pli verdaj regionoj de Stutgarto en Germanio kaj Ĝenovo en Italio. Kvankam ili estis observitaj en naturo en Puertoriko, ili verŝajne estas la rezulto de eskapintaj dorlotbestoj, kaj neniu reproduktado estis registrita.[10]
Reproduktado
[redakti | redakti fonton]La blufrunta amazono nestas en arbokavaĵoj. La ovalformaj ovoj estas blankaj kaj mezuras ĉirkaŭ 38 × 30 mm. Kutime estas tri ĝis kvin en ĉiu ovodemetado. La ino kovas la ovojn dum ĉirkaŭ 27 tagoj kaj la papagidoj forlasas la neston ĉirkaŭ 60 tagojn post eloviĝo.[9]
Gallery
[redakti | redakti fonton]- A. a. xanthopteryx
- Dorlotbesto manĝanta el kulero
- En Parque das Aves, Brazilo
- Dorlotbesto en duŝejo
- Ovo de Amazona aestiva - MHNT
- Dorlotbesto en kaĝo
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Linnaeus, C. (1758) Systema naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis. Tomus I. Editio decima, reformata. (latine). Holmiae. (Laurentii Salvii)..
- ↑ Simpson DP. (1979) Cassell's Latin Dictionary, 5‑a eldono, London: Cassell Ltd.. ISBN 0-304-52257-0.
- ↑ Forshaw, p. 557
- 1 2 Forshaw, p. 558
- 1 2 Juniper, T., & M. Parr (1998). A Guide to the Parrots of the World. Pica Press, East Sussex. (ISBN 1-873403-40-2)
- ↑ Remsen, J. V., Jr., C. D. Cadena, A. Jaramillo, M. Nores, J. F. Pacheco, M. B. Robbins, T. S. Schulenberg, F. G. Stiles, D. F. Stotz, kaj K. J. Zimmer. Version (2008). A classification of the bird species of South America. Arkivigite je 2016-07-17 per la retarkivo Wayback Machine American Ornithologists' Union. Accessed 2008-10-09.
- ↑ Areta, J. I. (2007). A green-shouldered variant of the Blue-fronted Amazon Amazona aestiva from the Sierra de Santa Bárbara, north-west Argentina. Cotinga 27: 71–73.
- ↑ (2006) “Sexual Dichromatism in the Blue-fronted Amazon Parrot (Amazona aestiva) Revealed by Multiple-angle Spectrometry”, Journal of Avian Medicine and Surgery 20 (1), p. 8–14. doi:[[doi:10.1647%2F1082-6742%282006%2920%5B8%3ASDITBA%5D2.0.CO%3B2|10.1647/1082-6742(2006)20[8:SDITBA]2.0.CO;2]].
- 1 2 Alderton, David. (2003) The Ultimate Encyclopedia of Caged and Aviary Birds. London, England: Hermes House. ISBN 1-84309-164-X.
- ↑ (2018) “From the cage to the wild: introductions of Psittaciformes to Puerto Rico”, PeerJ 6:e5669, p. e5669. doi:10.7717/peerj.5669.
- Juniper & Parr (1998) Parrots: A Guide to Parrots of the World; (ISBN 0-300-07453-0).
- Forshaw, Joseph M.; Cooper, William T. (1978). Parrots of the World (2a eld.). Melbourne: Landsdowne Editions. ISBN 0-7018-0690-7.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Species profile Arkivigite je 2015-06-29 per la retarkivo Wayback Machine - World Parrot Trust
- Species factsheet - BirdLife International
- Informaro - Animal-World
- filmetoj, fotoj kaj sonoj - Internet Bird Collection
- Voĉo en xeno canto collection



