Saltu al enhavo

Blufrunta figpapago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blufrunta figpapago
Ino
Ino
Masklo
Masklo
Biologia klasado
Regno: Animalia, Bestoj
Filumo: Chordata, Ĥorduloj
Klaso: Aves, Birdoj
Ordo: Psittaciformes, Papagoformaj
Familio: Psittaculidae, Psitakuledoj
Tribo: Cyclopsittini
Genro: Cyclopsitta
Reichenbach, 1850
Specio: Blufrunta figpapago, C. gulielmitertii
(Schlegel, 1866)
Cyclopsitta gulielmitertii
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Blufrunta figpapago (Cyclopsitta gulielmitertii) estas specio de papagoj el la subfamilio de lorienoj en la familio de Psittaculidae. Ĝi troviĝas en Salavati kaj en la Birdokapa Duoninsulo en Nov-Gvineo. Ĝia natura habitato estas subtropikaj kaj tropikaj malsekaj arbaroj de malaltaj teroj.

Taksonomio kaj sistematiko

[redakti | redakti fonton]

La blufrunta figpapago estas unu el kvar specioj en la genro Cyclopsitta.

La genronomo Cyclopsitta devenas el la mitaj Ciklopoj kaj la latinigita psitta, signife kiel "papago". La specia epiteto gulielmitertii honoras al Vilhelmo la 3-a, Reĝo de Nederlando, kaj devenas el la Mezepoka latino Guilelmus, kun la signifo Vilhelmo, kaj el la Latina tertius, kun la signifo tria.[1] Alternativaj nomoj por la specio estas Vilhelma figpapago kaj Figpapago de la Reĝo de Nederlando.

La blufrunta figpapago estas ĉefe verda kun nigra beko, blanka vizaĝo kun nigra areo. Maskloj havas oranĝajn brustojn dum inoj havas oranĝajn areojn sur siaj vizaĝoj.[2]

Distribuado kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

Ĝi loĝas en malaltaj arbaroj sur Nov-Gvineo, la Birdokapa Duoninsulo kaj Salavati. Ĝi ĝenerale troviĝas je altitudoj de 0–300 m, sed troveblas ĝis altitudoj de 1 100 m.[2]

Kutimaro kaj ekologio

[redakti | redakti fonton]

La blufrunta figpapago tipe restas en malgrandaj grupoj de 6-10 individuoj. Ĝi ĉefe loĝas sub la kanopeo, sed ankaŭ troveblas en pli malaltaj tavoloj.[3]

Ĝi ĉefe manĝas figajn semojn, sed ankaŭ semojn de Glochidion kaj de Acacia auriculaeformis. Ĝi ankaŭ manĝas la florkapojn de Poikilospermum-plantoj.[3]

Reproduktado

[redakti | redakti fonton]

Ĝi reproduktiĝas de decembro ĝis junio. La nesto estas tipe truo farita en arbara termitejo, sed povas esti farita ankaŭ en epifitoj. En kaptiteco, la ovodemetado estas kutime de 2 ovoj, kvankam ili povas esti de 1-3 ovoj, kaj la kovada periodo estas de 20-22 tagoj, kun nestperiodo de 35-42 tagoj.[3]

La Blufrunta figpapago estis listita kiel Malplej Zorgiga fare de la IUCN.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Jobling, James A.. (2010) Helm Dictionary of Scientific Bird Names. Christopher Helm, p. 138, 181. ISBN 978-1-4081-3326-2.
  2. 2,0 2,1 Beehler, Bruce M.. (2016) Birds of New Guinea: Distribution, Taxonomy, and Systematics. Princeton University Press, p. 260–261. ISBN 978-0-691-16424-3.
  3. 3,0 3,1 3,2 Collar, Nigel; del Hoyo, Josep; Kirwan, Guy M. (2020-03-04), Billerman, Shawn M.; Keeney, Brooke K.; Rodewald, Paul G. et al., eds., "Orange-breasted Fig-Parrot (Cyclopsitta gulielmitertii)" (in en), Birds of the World (Cornell Lab of Ornithology), doi:10.2173/bow.obfpar1.01, https://birdsoftheworld.org/bow/species/obfpar1/1.0/introduction, retrieved 2021-07-21 

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]