Blugorĝa momoto
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
| Aspatha gularis (Lafresnaye, 1840) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Blugorĝa momoto (Aspatha gularis) estas specio de birdo en la momota familio Momotedoj. Ĝi estas la nura specio en la genro Aspatha. Ĝi troviĝas en Salvadoro, Gvatemalo, Honduro, kaj Meksiko.[1]
Taksonomio kaj sistematiko
[redakti | redakti fonton]La Blugorĝa momoto estas monotipa. Ŝajne ĝi ne havas proksimajn parencojn.[2]
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La blugorĝa momoto longas 25,5 ĝis 28,0 cm kaj pezas 56,0 ĝis 67,3 g. Ĝi havas longan, ŝtupecan voston, kiu – malkiel tiu de la plej multaj aliaj momotoj – ne havas pintojn similajn al rakedoj. La flanko de la kapo de plenkreskulo estas okra kun nigra "orel-makulo". Ĝi estas ĉefe verda supre kaj pli helverda malsupre. La gorĝo estas blua kun nigra makulo tuj sub ĝi. La ido estas malpli brilkolora, kaj la verdo de la dorso havas olivkoloran nuancon.[2]
Distribuo kaj habitato
[redakti | redakti fonton]La blugorĝa momoto troviĝas de Oaĥako kaj Ĉiapaso en Meksiko, suden kaj orienten tra Gvatemalo kaj iomete de Salvadoro ĝis Honduro. Ĝi loĝas en montaraj ĉiamverdaj kaj pinaj arbaroj kun meza ĝis alta humideco. Koncerne altecon, ĝi vivas inter 1 300 kaj 3 000 metroj en Meksiko, sed en Honduro ĝi ne troviĝas sub 1 800 metroj.[2]
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]Manĝado
[redakti | redakti fonton]La blugorĝa momoto serĉas manĝaĵon plukante insektojn, precipe skarabojn, el la foliaro dumfluge. Ĝi ankaŭ manĝas iom da fruktoj kaj ŝajne nutras la idojn per fruktoj.[2]
Reproduktado
[redakti | redakti fonton]La blugorĝa momoto nestas en tunelo, kiun ĝi elfosas en terbordo; la tuneloj povas esti ĝis 1,8 m longaj kaj ofte havas kurbojn. En Gvatemalo ĝi demetas ovojn en aprilo, kaj juna birdo estis kolektita fine de majo en Meksiko. La ovokvanto estas de tri.[2]
Statuso
[redakti | redakti fonton]La IUCN klasifikis la blugorĝan momoton kiel specion "malplej zorgigan". Kvankam ĝia populacio ŝajne malpliiĝas, kaj la populacio kaj la disvastiĝa areo estas sufiĉe grandaj por pravigi tiun klasifikon.[3]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Fry, Fry kaj Harris, Kingfishers, Bee-eaters and Rollers (1992) ISBN 0-7136-1410-8
- ↑ IOC World Bird List (v 11.1) (Januaro 2021). Alirita 14a de Januaro, 2021 .
- 1 2 3 4 5 Snow, D. kaj G. M. Kirwan (2020). Blue-throated Motmot (Aspatha gularis), version 1.0. En Birds of the World (J. del Hoyo, A. Elliott, J. Sargatal, D. A. Christie, kaj E. de Juana, Editors). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. Alirita la 4an de Majo, 2021
- ↑ BirdLife International (2020). “Aspatha gularis”, IUCN Red List of Threatened Species 2020. doi:10.2305/IUCN.UK.2020-3.RLTS.T22682983A152200542.en. Alirita 7a de Oktobro 2023..
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||||||||



