Blukapa papago
En kaptiteco
| ||||||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||
| Pionus menstruus | ||||||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||||||
Sinonimoj
| ||||||||||||||||||
|
Psittacus menstruus Linnaeus, 1766 | ||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||
La Blukapa papago (Pionus menstruus, laŭ kio konata ankaŭ kiel Malakita triklario), estas unu el ok specioj de papagoj en la genro Pionus en la subfamilio Arinae de la familio Psittacidae, de afrikaj kaj amerikaj papagoj. Ĝi estas mezgranda papago ĉirkaŭ 27 cm longa. La korpo estas ĉefe verda kun bluaj kapo kaj kolo, kaj ruĝa subvosto.[1] Ĝi vivas en tropika kaj subtropika Sudameriko kaj suda Centrameriko, el Kostariko, ĝis Venezuelo kaj la karibia insulo Trinidado kaj suden ĝis Bolivio kaj Brazilo.
Ĝia vivejo estas arbaro kaj duonmalferma kamparo, inkluzive de kultivataj areoj. Ĝi estas plejparte limigita al humidaj aŭ duonhumidaj regionoj, sed loke etendiĝas en pli sekajn vivejojn, almenaŭ laŭlonge de riveroj. La blukapa papago demetas tri ĝis kvin blankajn ovojn en arba kavaĵo.
Blukapaj papagoj estas bruemaj birdoj kaj faras malpezajn, alttonajn pepantajn kriojn. Ili manĝas fruktojn kaj semojn, kaj kelkfoje grenon. Ili ripozas komune en palmoj kaj aliaj arboj, kaj grandaj nombroj videblas ĉe la ripozejoj ĉe tagiĝo kaj krepusko.
Blukapaj papagoj estas popularaj kiel dorlotbestoj.[1] Kompare kun aliaj papagospecioj (kiel amazonoj) ili estas tre trankvilaj. Ili estas amemaj, sed ne konataj pro sia parolkapablo.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]La Blukapa papago estis formale priskribita en 1766 fare de la sveda natursciencisto Carl Linnaeus en la 12a eldono de sia verko Systema Naturae. Li metis ĝin kun ĉiuj aliaj papagoj en la genron Psittacus kaj stampis la duvortan nomon Psittacus menstruus.[2] Linnaeus bazis sain priskribon sur pli fruaj rakontoj de Mathurin Jacques Brisson kaj George Edwards. En 1760 Brisson estis publikiginta priskribon de "Le perroquet a teste bleue de la Guiane" el konservita specimeno kiu estis kolektita en Franca Gujano.[3] En 1764 Edwards estis inkludinta priskribon kaj mankoloritan skizon de vivanta birdo en la tria volumo de sia Gleanings of Natural History.[4]
La Blukapa papago estas nun unu el ok papagoj metitaj en la genron Pionus kiun enkondukis en 1832 la germana natursciencisto Johann Georg Wagler.[5][6] La genronomo devenas el antikva greka piōn, pionos kun la signifo "dika". La specia epiteto menstruus estas Latina kun la signifo "menstrua" alude al la ruĝvostaj kovriloj.[7]
Oni agnoskis la jenajn tri subspeciojn:[6]
- P. m. rubrigularis Cabanis, 1881 – norda Kostariko al okcidenta Ekvadoro
- P. m. menstruus (Linnaeus, 1766) – orienta Kolombio ĝis norda Bolivio, Gujanoj kaj nordorienta Brazilo
- P. m. reichenowi Heine, 1884 – orienta Brazilo
Birdlife International kaj la International Union for Conservation of Nature traktas la subspecion P. m. reichenowi kiel aparta specio, nome blubrusta papago (Pionus reichenowi).[8][9]
Aspekto
[redakti | redakti fonton]
La blukapa papago estas ĉirkaŭ 28 cm[1] longa kaj pezas 245 g . Ĝi estas ĉefe verda kun bluak kapo, kolo kaj supra brusto, ruĝaj subvostaj kovriloj, kaj iom flavecaj sur la flugilaj kovriloj. La supra mandiblo estas nigra kun ruĝecaj areoj ambaŭflanke.[1] Ili havas malhelajn orelareajn makulojn. Aldone al la konata nomiga subspecio trovebla tra plejparto de la sudamerika teritorio de la specio, ekzistas du pliaj lokaj subspecioj: nome rubrigularis el suda Centrameriko kaj Ĉokoo havas ĝenerale pli palan plumaron kaj tipe relative distingan rozkoloran makulon sur la gorĝo, kaj reichenowi el la Atlantikaj Arbaroj en orienta Brazilo havas pli palan bekon kaj plejparton de la malsupraj partoj blua. Ĉe ĉiuj subspecioj, la masklo kaj la ino estas similaj, kaj junaj birdoj havas malpli da bluo sur la kapo, same kiel ruĝajn aŭ rozkolorajn plumojn ĉirkaŭ la vaksaĵo. Ili plumŝanĝas en sian plenkreskan plumaron je ĉirkaŭ 8 monatoj, sed povas bezoni ĝis du jarojn por ke la plena blua kapuĉo aperu.
Teritorio
[redakti | redakti fonton]En Sudameriko, la blukapa papago estas ĉefe amazonia specio, inkluzive en la sudoriento ĉe la najbara riversistemo Araguaia-Tocantins kiel orienta limo; disa populacio vivas sudorienten ĉe la sudatlantika marbordo de Brazilo, marborda strio de Pernambuko en la nordo ĝis la ŝtato Espírito Santo en la sudo, ĉirkaŭ 1500 km longa. En nordokcidenta Sudameriko la teritorio pluas en centramerikan Panamon ĝis Kostariko. Ĝi evitas la nordan Andan kordileran spinon, kaj pli malgrandan apudan areon de centra Venezuelo kaj norda Kolombio. Pacifika oceana marborda strio pluigas la teritorion, de suda Ekvadoro, norde ĝis karibaj areoj de nordokcidenta Kolombio kaj okcidenta Venezuelo.
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]
Manĝado
[redakti | redakti fonton]Ili manĝas fruktojn, florojn[10] kaj semojn, kaj foje grenon.
Reproduktado
[redakti | redakti fonton]La blukapa papago nestas en arbaj kavaĵoj. La ovoj estas blankaj kaj kutime estas tri ĝis kvin en ĉiu ovodemetado. La ino kovas la ovojn dum ĉirkaŭ 26 tagoj kaj la idoj forlasas la neston ĉirkaŭ 70 tagojn post eloviĝo.[1]
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Ripoze
-
Ripoze
-
Dorlotbesto
-
Dorso
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Alderton, David. (2003) The Ultimate Encyclopedia of Caged and Aviary Birds. London, England: Hermes House. ISBN 1-84309-164-X.
- ↑ Linnaeus, Carl. (1766) Systema naturae : per regna tria natura, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis, 12‑a eldono 1, Part 1 (latine), Holmiae (Stockholm): Laurentii Salvii.
- ↑ Brisson, Mathurin Jacques. (1760) Ornithologie, ou, Méthode Contenant la Division des Oiseaux en Ordres, Sections, Genres, Especes & leurs Variétés 4 (French, Latin). Paris: Jean-Baptiste Bauche, p. 247–251. La du steloj (**) en la komenco de la fako indikas, ke Brisson bazis sian priskribon sur la ekzamenado de specimeno.
- ↑ Edwards, George. (1764) Gleanings of Natural History, Exhibiting Figures of Quadrupeds, Birds, Insects, Plants &c 3. London: Printed for the author, p. 226–227, Plate 314.
- ↑ (1832) “Monographia Psittacorum”, Abhandlungen der mathematisch-physikalischen Classe, Königlich-Bayerische Akademie der Wissenschaften (Latin) 1, p. 463–750 [497].
- ↑ 6,0 6,1 Parrots, cockatoos. IOC World Bird List. International Ornithologists' Union (2023). Alirita 12a de Decembro 2023 .
- ↑ Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm, p. 307 kaj 250. ISBN 978-1-4081-2501-4.
- ↑ BirdLife International (2020). “Pionus reichenowi”, IUCN Red List of Threatened Species 2020, p. e.T45429616A176949676. doi:10.2305/IUCN.UK.2020-3.RLTS.T45429616A176949676.en. Alirita 23 March 2022..
- ↑ Blue-breasted Parrot Pionus reichenowi. Data Zone. Birdlife International. Alirita 23a de Marto 2022 .
- ↑ Blue-Headed Parrot.
- Hoppe, D., 2007: Ribeiropapagei – ein neuer Name für die Gelbbauchamazone. Gefiederte Welt, Vol. 131, pp. 173–176 + 210–213.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Forshaw, Joseph M. & William T. Cooper (1978). Parrots of the World (2a eld.). Melbourne: Landsdowne. ISBN 0-7018-0690-7.
- Forshaw, Joseph M.. (2006) Parrots of the World; an Identification Guide, Bildoj de Frank Knight, Princeton University Press. ISBN 0-691-09251-6.
- Juniper, T., kaj M. Parr (1998). A Guide to the Parrots of the World. Pica Press, East Sussex. (ISBN 1-873403-40-2).
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- World Parrot Trust Parrot Encyclopedia - Species Profile
- Blue-headed parrot videos en Internet Bird Collection
- Fotaro de Blukapa papago Arkivigite je 2024-12-04 per la retarkivo Wayback Machine VIREO--(kun argilejo) Photo-High Res
- Photo-High Res; Article www1.nhl.nl—"Suriname Birds"--Photo-2
| ||||||||||||||||||



