Saltu al enhavo

Blukrona fruktokolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blukrona fruktokolombo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Ptilinopus
Specio: Blukrona fruktokolombo P. monacha
Ptilinopus monacha
(Temminck, 1824)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Blukrona fruktokolombo, Ptilinopus monacha, estas mezgranda fruktokolombo de la genro Ptilinopus. Ĝi estas endemio de la nordaj Molukoj. Ilia natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj malsekaj arbaroj de malaltaj teroj kaj subtropikaj aŭ tropikaj mangrovejoj kaj ruraj ĝardenoj. La specio estas minacata pro habitatoperdo.

Tiu kolombo estas tre helverda ĝenerale kun rimarkinda helblua areo inter brusto kaj ventro, flava malsupra ventro, smeraldverdaj flugilplumoj, kaj bunta kapo konsistanta el helbluaj frunto kaj brido, apartigitaj per brilflava strio el la brido, antaŭ la okulo ĝis la kapoverto. Ankaŭ la mentono estas flava. La irisoj estas oranĝaj kaj la piedoj purpurruĝaj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]