Saltu al enhavo

Blukrona manako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blukrona manako
Plenkreska masklo en Brazilo
Plenkreska masklo en Brazilo
Plenkreska ino en Brazilo
Plenkreska ino en Brazilo
Biologia klasado
Regno: Animalia - animaloj
Filumo: Chordata - ĥorduloj
Klaso: Aves - birdoj
Ordo: Passeriformes - paseroformaj
Familio: Pipridae - pipredoj
Genro: Lepidothrix
Specio: L. coronata - blukrona manako
Lepidothrix coronata
(Spix, JB, 1825)
Konserva statuso
Ne taksita
Natura arealo  Ĉiujare ĉeestanta
Natura arealo
  •  Ĉiujare ĉeestanta
  • Natura arealo
  •  Ĉiujare ĉeestanta
  • Subspecioj
    Sinonimoj

    Pipra coronata (pranomo)

    Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    La blukrona manako[1] (latine Lepidothrix coronata) estas birdospecio el la familio de pipredoj. Ĝi havas 6 subspeciojn troviĝantajn en Sudameriko.

    Taksonomio

    [redakti | redakti fonton]

    Laŭ AviList[2], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj por tiu specio, kaj ties Esperantaj nomoj[1]:

    Etimologio

    [redakti | redakti fonton]

    La scienca genra nomo Lepidothrix estas kunmetaĵo de 2 antikvaj grekaj vortoj, λεπίς, λεπίδος (lepis, lepidos = "skvamo"), kaj θρίξ (triks = "haro"), pro la skvama aspekto de la kolora krono de maskloj[3].

    La specia epiteto coronata venas el latino cŏrŏnātus kaj signifas "kronita" (el cŏrōna = krono), pro la distinga blua krono de la masklo[3].

    Blukrona manako, masklo.

    Blukronaj manakoj montras seksan dimorfismon laŭ pezo kaj longo de flugilkordo. Inoj estas pli pezaj, averaĝe 9,8 g, kun maksimuma pezo de 11,5 g kaj minimuma pezo de 8,5 g. Maskloj averaĝe pezas 8,5 g, kun maksimuma pezo de 9,5 g kaj minimuma pezo de 7,5 g.

    Maskloj havas flugilkordan longon de averaĝe 60,45 mm, kun maksimuma longo de 63 mm kaj minimuma longo de 58 mm. Inoj havas flugilkordan longon de averaĝe 58,76 mm, kun maksimuma longo de 62 mm kaj minimuma longo de 55 mm.[4]

    Maskloj estas fulgonigraj kun brilblua krono, dum inoj estas verdaj.[5] Junula plumaro similas al ina plumaro, sed estas pli obtuza.

    Disvastiĝo kaj habitato

    [redakti | redakti fonton]

    La blukrona manako troviĝas en Amazonio, en norduestra Brazilo, suda Venezuelo, suda Kolombio, eosta Ekvadoro, norda kaj eosta Peruo kaj norda kaj centra Bolivio. Ĝi vivas en humidaj arbaroj, ĝenerale je 900–1100 m[3].

    Referencoj

    [redakti | redakti fonton]