Saltu al enhavo

Blukrona pendopapago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blukrona pendopapago
Masklo, Singapuro
Masklo, Singapuro
Ino, Singapuro
Biologia klasado
Regno: Animalia, Bestoj
Filumo: Chordata, Ĥorduloj
Klaso: Aves, Birdoj
Ordo: Psittaciformes, Papagoformaj
Superfamilio: Psittacoidea
Familio: Psittaculidae
Subfamilio: Agapornithinae
Genro: Loriculus
Blyth, 1849
Specio: Blukrona pendopapago, L. galgulus
(Linnaeus, 1758)
Loriculus galgulus
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj

Psittacus galgulus Linnaeus, 1758

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Blukrona pendopapago (Loriculus galgulus) estas malgranda papago kiu estas indiĝena de Sudorienta Azio, nome de suda Birmo kaj Tajlando, Malajzio, Singapuro, kaj Indonezio (Sumatro, Javo, Borneo). Ĉi tiuj papagoj estas 12 cm altaj kaj pezas 28 g kaj havas longvivecon de 14 jaroj. Ili estas rekoneblaj pro sia verda plumaro, nigra beko kaj karakterizaj bluaj plumoj aranĝitaj kiel krono sur la kapo.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

La Blukrona pendopapago estis formale priskribita en 1758 fare de la sveda natursciencisto Carl Linnaeus en la deka eldono de lia Systema Naturae. Li metis ĝin kun ĉiuj aliaj papagoj en la genron Psittacus kaj stampis la dunoman nomon Psittacus galgulus.[1] La tipa loko estas la Malajzia ŝtato Malako.[2]

La Blukrona pendopapago estas nun unu el 14 pendopapagoj metitaj en la genron Loriculus, kiun enkondukis en 1849 la angla zoologo Edward Blyth.[3][4] La genronomo estas diminutivo de la genro Lorius kiun enkondukis Nicholas Aylward Vigors por la lorioj en 1825. La specia epiteto galgulus referencas al neidentigita birdeto priskribita de la romia aŭtoro Plinio la Maljuna kiel pendanta de ĝiaj piedoj.[5] La specio estas monotipa: oni ne agnoskis subspecion.[4]

Blukronaj pendopapagoj havas verdan plumaron kaj plenkreskuloj havas nigrajn bekojn. Ekzistas seksa dimorfismo inter maskloj kaj inoj de la specio.[6] Plenkreskaj maskloj havas karakterizan bluan "kronan" makulon sur sia kapo kaj ruĝan markon sur sia gorĝo, same kiel ruĝan pugon borde de flava malsupra dorso. La plumaro de plenkreskaj inoj estas pli obtuze verda kompare kun la maskloj, ili ne havas la ruĝan gorĝan markon kaj havas malpli evidentan aŭ forestantan bluan kronon sur la kapo kaj mankas flavaj plumoj sur sia malsupra dorso. La plumaro de junuloj estas obtuze verda, ili ankaŭ havas malmulte aŭ neniun bluan kronmakulon, ili havas malmulte aŭ neniun videblan bluan kronon kaj iliaj bekoj estas helaj.[7][8]

La krioj, kiujn ĉi tiuj birdoj faras dum flugado, estas stridaj kaj pepantaj. Kiam ili flugas en grupoj, la krioj povas esti priskribitaj kiel rapidaj kaj tintantaj. Dum ili manĝas, ili eldiras stridajn du-silabajn kriojn.[9]

Distribuado kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

La blukrona pendopapago estas distribuata tra suda Tajlando, okcidenta Malajzio, Singapuro, Sumatro, Borneo kaj aliaj proksimaj insuloj. La papago loĝas en arbaroj, arbaraj randoj, marĉoj, riveraj arbaroj, bambupecetoj, manglejoj kaj kokosarbaretoj, same kiel plantejoj.[10]

Tra sia tuta teritorio, Sulaveso estas la sola areo kie oni trovas pli ol unu specion de Loriculus, kaj intraspecia konkurenco kutime malhelpas, ke aliaj proksime rilataj specioj interreproduktiĝas.[11]

Tiu pendopapago povas esti observata vojaĝanta sola, en paroj, aŭ en grupoj de 150 individuoj en la kanopeo.[12] Dum la pariĝa sezono, ligitaj paroj restas kune kaj la masklo forpelas ajnan alian masklon, kiu alproksimiĝas.[13]

Karakteriza por pendopapagoj, la blukrona pendopapago dormas renverse pendante de arbobranĉoj. La birdoj grimpas aŭ flugas supren laŭ altaj arboj kaj pendas aŭ per ambaŭ piedoj aŭ nur per unu piedo, lanugas siajn plumojn kaj enmetas sian kapon kaj kolon en sian korpon. Ĉi tiu konduto evoluis por limigi noktan predadon. La verda plumaro kaj pendanta dormpozicio de la papago imitas foliojn inter arboj por kamufli sin inter la foliaro. Ĉi tiu konduto verŝajne evoluis de komuna praulo de la papagoj Loriculus kaj Agapornis endemiaj de Afriko.

Junaj kaj malsanaj birdoj ne kapablas pendi kaj ripozas rekte por dormi kun la kapo turnita al unu flanko dum ili estas kaŝitaj en la dorsajn plumojn. Junaj birdoj havas neevoluintajn modifojn necesajn por pendi, sed ili rapide evoluigas ilin dum ili elnestiĝas.[13]

Reproduktado

[redakti | redakti fonton]

La blukrona pendopapago formas ligitajn parojn dum januaro ĝis julio por la reprodukta sezono. Por svati inon, la masklo montras sian agadon per fmemmontrado; la ruĝa pugo, vostkovriloj kaj ruĝaj gorĝoplumoj estas ŝvelitaj. La masklo starigas sian korpon kaj disvastigas sian voston kaj balancigas sian kapon dum li kuras trans branĉon aŭ ripozejon. Kun flugiloj tenitaj malalte, li faras mallaŭtan pepadan "ĵit ĵit" krion montrante sian ruĝ-oran pugon sur sia malsupra dorso al proksimaj inoj. Responde, ino, kiu ne estas impresita de la masklo, reagas agreseme forpelante lin, aŭ ŝi povas agi indiferente. Se la ino interesiĝas pri la masklo, ŝi aktive kuraĝigas lin kaj akceptas manĝaĵon de li. La ligo de la paro estas konservata en ĉi tiu specio per aminduma manĝado, laŭ kiu la masklo elvomas manĝaĵon kaj ofertas ĝin al ino. La ino, kiu akceptas la manĝaĵon, ripozos proksime al la masklo kaj ili poste pasigas la plejparton de sia tempo kune.[13]

La papagoj portas nestomaterialon en siaj konturoplumoj, ĉirkaŭpremante ilin per siaj bekoj. La nestojn konstruas la birdo en naturaj kavaĵoj kiel malfermaj arbobranĉoj kaj faras ilin el materialo kiel ŝelo kaj folioj, kiujn la birdo trovas en sia viveja grundo. La inoj havas periodon de 20 tagoj, dum kiu ili kovas siajn ovojn ene de la nesto. Unuopa ovodemetado povas havi ĝis kvar ovojn kaj la papagidoj forlasas la neston ĉirkaŭ 33 tagojn post eloviĝo.[8][14]

Pendopapagoj manĝas ĉefe fruktojn, kiel ekzemple papajon kaj rambutanon, en naturo, sed ankaŭ nutriĝas per palmoleaj nuksoj, semoj, nektaro kaj freŝaj floroj. La blukrona pendopapago uzas malsamajn manĝometodojn. Junaj birdoj kutime uzas siajn mandiblojn por mordeti kaj derompi pecojn de manĝaĵo dum ripozado kaj rapide skuas siajn kapojn por forigi la pulpon post eltirado de ĝia suko. Plenkreskuloj uzas siajn piedojn aŭ bekojn por porti manĝaĵon kaj manĝas dum ripozado. Manĝado kutime okazas for de la nutraĵfonto post kiam ĝi estas portata al ripozejo. La birdo povas alporti la manĝaĵon tenatan de la piedo al sia beko por manĝi kaj ili ankaŭ povas teni sian piedon kaj mallevi sian kapon por manĝi. Aliaj metodoj implikas teni la manĝaĵon inter siaj ungegoj sur la ripozejo kaj tute mallevi la kapon por manĝi.[13]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Linnaeus, Carl. (1758) Systema Naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis, 10‑a eldono 1 (latine), Holmiae (Stockholm): Laurentii Salvii.
  2. (1937) Check-List of Birds of the World 3. Harvard University Press.
  3. (1849) “A supplemental note to the Catalogue of the Birds in the Asiatic Society's Museum”, Journal of the Asiatic Society of Bengal 18, Part 2 (32), p. 800–821 [801]. 
  4. 4,0 4,1 Parrots, cockatoos. IOC World Bird List Version 12.1. International Ornithologists' Union (Januaro 2022). Alirita 21a de Marto 2022 .
  5. Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm, p. 231 kaj 169. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  6. (2008-04-03) “Systematics of Parrots”, Ibis 117 (1), p. 18–68. doi:10.1111/j.1474-919x.1975.tb04187.x. 
  7. (2010-09-27) “Parrots in the Afro-Asian Distribution (Plates 63–76)”, Parrots of the World (angle). Princeton University Press, p. 146–173. doi:10.1515/9781400836208.146. ISBN 978-1-4008-3620-8.
  8. 8,0 8,1 Alderton, David. (2003) The Ultimate Encyclopedia of Caged and Aviary Birds. London, England: Hermes House. ISBN 978-1-84309-164-6.
  9. Blue-crowned Hanging Parrots or Malay Lorikeets | Beauty of Birds. Alirita 2021-11-12 .
  10. (2002) “Blue-crowned Hanging-parrot (Loriculus galgulus)”, AFA Watchbird (en) 29 (1), p. 24–25. 
  11. (1991) “Blue-crowned Hanging Parrot on Java”, KUKILA (en) 5 (2), p. 140–141. 
  12. Blue-crowned Hanging Parrot (Loriculus galgulus) | Parrot Encyclopedia. Alirita 2021-11-12 .
  13. 13,0 13,1 13,2 13,3 (1968) “Behaviour of the Blue-Crowned Hanging Parrot Loriculus galgulus with comparative notes on the Vernal Hanging Parrot L. vernalis”, Ibis 110 (2), p. 145–164. doi:10.1111/j.1474-919X.1968.tb00438.x. 
  14. Blue-crowned Hanging Parrot | North Carolina Zoo. Alirita 2021-11-12 .


Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]