Saltu al enhavo

Bluorela lorio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bluorela lorio
Manĝanta en Bestoĝardeno San-Diego
Biologia klasado
Regno: Animalia, Bestoj
Filumo: Chordata, Ĥorduloj
Klaso: Aves, Birdoj
Ordo: Psittaciformes, Papagoformaj
Familio: Psittaculidae, Psitakuledoj
Subfamilio: Loriinae, Lorienoj
Genro: Eos
Wagler, 1832
Specio: Bluorela lorio, E. semilarvata
(Bonaparte, 1850)
Eos semilarvata
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Bluorela lorio (Eos semilarvata, ankaŭ Serama lorio) estas genro de papagaj birdoj, en la familio Psittaculidae. Ĝi estas endemio de Indonezio, kie ĝi troviĝas en insulo Seram en Molukoj, Indonezio.

Originala desegno de la Bluorela lorio

La bluorela lorio estas la plej malgranda Eos, 24 cm longa. Ĝi havas ruĝan korpon kun bluaj vangoj, mentono kaj orelkovriloj (ankaŭ la Nigraflugila lorio havas tion, sed ĝi havas ankaŭ nigrajn ŝultrojn, kiuj mankas ĉe la bluorela lorio), purpurbluajn abdomenon kaj subvostajn kovrilojn, kaj nigrajn striecajn flugilojn. Plenkreskulo havas oranĝan bekon kun rozkoloro ĉe junuloj.

La bluorela lorio foje troviĝas en altitudoj de nur 800 m, sed ĉefe de 1600–2400 m. Ĝi manĝas en florantaj arboj, inkluzive de erikoj super la arbarlimo. La grupoj estas malgrandaj.

Ofta specio en sia limigita teritorio, la bluorela lorio estas taksita kiel Preskaŭ Minacata en la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Ĝia populacio malpliiĝas, kaj tio okazas ekde almenaŭ 2019.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (2021-09-30) “Wildlife Trade Influencing Natural Parrot Populations on a Biodiverse Indonesian Island”, Diversity 13 (10), p. 483. doi:10.3390/d13100483. 


Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Collar, N.J.. (1997) “Family Psittarcidae (Parrots)”, Handbook of the Birds of the World 4: Sandgrouse to Cuckoos. Barcelona, Spain: Lynx Edicions, p. 280–479. ISBN 978-84-87334-22-1.
  • Forshaw, Joseph M.. [1973, 1978] (1981) Parrots of the World. David & Charles, Newton Abbot, London. ISBN 0-7153-7698-5.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]