Saltu al enhavo

Blustria lorio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blustria lorio
Juronga Birdoparko, Singapuro
Biologia klasado
Regno: Animalia, Bestoj
Filumo: Chordata, Ĥorduloj
Klaso: Aves, Birdoj
Ordo: Psittaciformes, Papagoformaj
Familio: Psittaculidae, Psitakuledoj
Subfamilio: Loriinae, Lorienoj
Genro: Eos
Wagler, 1832
Specio: Blustria lorio, E. reticulata
(Müller, 1841)
Eos reticulata
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Blustria lorio (Eos reticulata, laŭ kio ankaŭ Reteca lorio) estas genro de papagaj birdoj, en la familio Psittaculidae. Ĝi estas endemio de Indonezio, kie ĝi troviĝas en insuloj Tanimbaroj kaj Babar en sudaj Molukoj.

La blustria lorio longas ĉirkaŭ 31 centimetrojn, inkluzive de la vosto. Ili pezas inter 145 kaj 155 gramojn.[1]

Plenkreskuloj de ambaŭ seksoj aspektas same - tio nomiĝas sekse monomorfismo.[1]

Plejparto de la ĝenerala plumaro de la birdo estas brilruĝa. Kontraŭ ĉi tiu intense ruĝa fono, estas disaj elektre bluaj plumoj proksime de la oreloj kaj sur la nuko, de kie la birdo ricevas sian nomon. De la areo ĝis la bazo de la kolo, estas indigo-viola strio. La malsupra parto de la nuko, ĝis la supro de la dorso, estas bluetnigra. La ĉefa parto de la dorso, same kiel la pugo, estas ruĝaj. Flugilkovriloj kaj flugilplumoj estas ruĝaj kun nigraj pintoj. La supra parto de la vostoplumoj estas ruĝecnigra, kaj la malsupra flanko de la vosto estas malbrile ruĝa. La irisoj de la okuloj estas oranĝecruĝaj. La beko estas akre kurba, mallonga, kaj brile ruĝoranĝa. La piedoj estas mezgrizaj, kaj la ungegoj estas nigraj.[1]

Oni taksas, ke estas inter 100 000 kaj 500 000 blustriaj lorioj en la naturo.[1]

Kvankam ilia dieto en naturo estas nekonata, oni supozas, ke ĝi similas al tiu de plej multaj lorioj, kaj poleno, nektaro, fruktoj kaj kelkaj insektoj konsistigad la vastan plejparton de la ingestaĵo.[1]

Ĉi tiuj lorioj estas konataj kiel unu el la pli laŭtemaj specioj, kaj kiam tenataj en kaptiteco, najbaroj, kiuj deziras trankvilon, povus esti ĝenataj de la penetranta voĉo de la birdo. La krio estas priskribita kiel strida serio de sinsekvaj kriegoj, aŭ unuopaj kriegoj.[2]

Sociemaj kaj gregemaj, ĉi tiuj birdoj vojaĝas en bruaj aroj de ĝis dek individuoj kiam eblas.[1]

La vivodaŭro de la birdo en kaptiteco laŭdire estas 28–32 jaroj.[1]

La kutima ovodemetado estas de du ovoj, sed en esceptaj cirkonstancoj, la ino povas demeti ĝis tri ovojn. En komerca birdobredado por reproduktado, estas tre grave starigi kongruajn parojn, por eviti damaĝon al unu membro de la paro.[2]

La kovado estas de 25 tagoj, kaj ekde la eloviĝo, la tempo ĝis elnestiĝo estas proksimume 12 semajnoj.[1]

Ĉefaj minacoj al la birdo en naturo estas habitatodegradiĝo (arbohakado, arbarekstermado por planti palmojn aŭ aliajn unukulturojn) kaj kaptado por la komerco de dorlotbestoj.[2]

La birdoj havas limigitan kaj malgrandan teritorion, sed ĉar la populacio ne estas fragmentita, ĝi ne estas grave minacata.[3]

Kaj primaraj, praarbaroj kaj anstataŭigaj, aŭ sekundaraj, arbaroj estas preferataj vivejoj. Ĉi tiuj papagoj vivas en manglejoj same kiel ĉe hom-administrataj terenoj kiel kokos-plantejoj.[3]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]


Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Collar, N.J.. (1997) “Family Psittarcidae (Parrots)”, Handbook of the Birds of the World 4: Sandgrouse to Cuckoos. Barcelona, Spain: Lynx Edicions, p. 280–479. ISBN 978-84-87334-22-1.
  • Forshaw, Joseph M.. [1973, 1978] (1981) Parrots of the World. David & Charles, Newton Abbot, London. ISBN 0-7153-7698-5.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]