Bluvostulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Bluvostulo
Bluvostulo, masklo
Bluvostulo, masklo
Bluvostulo, ino
Bluvostulo, ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Tarsiger
Specio: T. cyanurus'
Tarsiger cyanurus
(Pallas, 1773)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Ĉiujare prezencoj  Vintrejoj
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Vintrejoj
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    Information icon.svg
    vdr

    La Bluvostulo, Ruĝflanka bluvostulo, Ruĝflanka tarsigero, Oranĝaflanka bluvostuloOranĝaflanka tarsigero (Tarsiger cyanurus), estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj genro de Tarsigeroj.

    Aspekto[redakti | redakti fonton]

    Tiu genro karakteras iel laŭ aspekto pro flaveca koloro en subaj partoj, sed kombine kun blua aŭ griza en supraj partoj; ĉe tiu specio la subaj partoj estas sablokoloraj (pli helaj ĉe maskloj, iomete pli malhelaj bruste), dum la supraj partoj estas grizbrunaj ĉe ino kaj bluaj ĉe masklo.

    La specio, kiel ĉe multaj parencaj genroj, estas ekzemplo de seksa duformismo. La plej karakteraj ecoj de la specio en ambaŭ seksoj estas flankoj klare markataj je ruĝoranĝa koloro, kio nomigas la specion, krom la bluaj vostoj, kio estas kialo por alia parto de la specinomo (ankaŭ en la latina scienca nomo cyanurus signifas “blua” el “cianus” kaj “vosto” el “uros” el la antikva greka).

    Krome en maskloj, kiel ĉe la Ruĝecbrusta tarsigero, estas du brilaj helbluaj markoj sed ne tiom markataj kiom ĉe tiu specio nome en ŝultroj kaj kiel superokula strio (kio finas kiel blankeca frunto), kio ĉe inoj estas malmulte markata hela superokula strio. Ĉe ambaŭ seksoj la mentono kaj gorĝo estas blankecaj, dum en brusto estas iom da malpureco bruneca ĉe inoj kaj blua ĉe maskloj.

    Ĝi estas iomete pli granda ol la Eŭropa ruĝgorĝulo.

    Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

    Ĝi estas migranta insektomanĝanta specio kiu reproduktiĝas en miksitaj arbaroj de koniferoj kun subkreskaĵaro en norda Azio al Himalajo kaj okcidenta Ĉinio. Tiu specio vintras en sudorienta Azio.

    La teritorio de tiu specio estas malrapide etendante okcidenten tra Finnlando. Ĝi estas tre rara sed pliiĝanta vaganto al okcidenta Eŭropo, kaj estis kelkaj vidaĵoj ankaŭ en plej okcidenta Nordameriko.

    Kutimaro[redakti | redakti fonton]

    La Bluvostulo nestumas ĉegrunde; la ino demetas 3-5 ovojn, kiujn nur ŝi kovas.

    La masklo kantas sian melankolian triladon el arbopintoj. Ties alvoko estas tipa bruo "tak" kiel de saksikolojenantoj.

    Bildaro[redakti | redakti fonton]

    Referencoj[redakti | redakti fonton]