Boří les

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pina arbaro
ĉeĥe: Boří les, germane: Föhrenwald
arbaro
Boří les, disvojiĝo Aleo de Ladná
Oficiala nomo: Boří les
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Břeclav
Administra municipo Břeclav
Historia regiono Moravio (ĝis la jaro 1920
Malsupra Aŭstrio)
Parto de Valticio
Konstruaĵoj Kapelo de sta Huberto, Templo de Diana
Situo Boří les
 - koordinatoj 48° 45′ 23″ N 16° 48′ 35″ O / 48.75639 °N, 16.80972 °O / 48.75639; 16.80972 (mapo)
Valego Malsupramoravia valego
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Boří les
Portalo pri Ĉeĥio

Boří les (germane Theimwald, ankaŭ en laŭvorta traduko Föhrenwald) estas artefarita arbara komplekso en Ĉeĥio en sudo de Moravio (historie Malsupra Aŭstrio) inter Valtice kaj Břeclav. Per sudorienta terlango ĝi interkovras en Aŭstrion al katastro de Bernhardsthal (kiel Föhrenwald).

Ĝi estas konsisto de Areo de Lednice-Valtice. Ĝi estis fondita de familio de Liĥtenŝtejnidoj sur nefekunda teraso. Kreas ĝin plejparte varmamaj foliaj lignaĵoj kaj pinoj. Troviĝas en ĝi saletoj Templo de Diana, Sankta Huberto kaj Tri Gracioj. Surrande de la arbaro apudanta al Poštorná ekde la 19-a jarcento oni minis ceramikajn argilojn.

Boří les[1] nomiĝas ankaŭ apuda fervoja stacio n-ro 332155, kiu troviĝas en katastra teritorio Poštorná, la loka parto de Břeclav. La stacio situas sur fervojlinio Břeclav - Znojmo, el kiu deflankiĝas fervojlinio ĝis Lednice kaj estas enkonektita en ĝin branĉtrako de kompanio Fosfa.

Soldata historio[redakti | redakti fonton]

Laŭlonge laŭ cirkvito de la arbaro troviĝas vico de konstruaĵoj de ĉeĥoslovakaj antaŭmilitaj fortikaĵoj el fino de la 1930-aj jaroj.

En sudorienta parto de la arbaro, precipe en spaco inter fervojlinio 246 kaj ŝoseo I/55 al limpasejo Poštorná/Reintal, ĝis hodiaŭ kuŝas granda kvanto de neeksplodigita municio, kiu ĉi tie estis disĵetita fine de la dua mondmilito dum likvido de municia fabriko.[2][3]

Etareaj protektitaj areoj en Boří les[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]