Boškov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Boškov
germane Poschkau
vilaĝo
Preĝejo de sankta Maria Magdalena
Oficiala nomo: Boškov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Přerov
Administra municipo Potštát
Historia regiono Moravio
Montaro Nízký Jeseník
Domoj 65 2009
Situo Boškov
 - alteco 550 m s. m.
 - koordinatoj 49° 37′ 26″ N 17° 37′ 08″ O / 49.62389 °N, 17.61889 °O / 49.62389; 17.61889 (mapo)
Katastro 3,71 km² (371 ha) Boškov
Loĝantaro 96 (2021)
Denseco 25,88 loĝ./km²
Unua skribmencio 1394
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 753 62
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Boškov
Portalo pri Ĉeĥio

Boškov (germane Poschkau) situas en Ĉeĥio, ĝi estas loka parto de urbo Potštát en distrikto Přerov. Ĝi troviĝas proksimume 3 km sudokcidente de Potštát. En la jaro 2009 ĉi tie estis registritaj 65 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 96 loĝantoj.

Boškov estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 3,71 km².

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri Boškov estas el la jaro 1394. En la jaro 1675 Boškov havis proksimume 225 loĝantojn kaj ĝi apartenis al Karolina d'Austria, al edziniĝinta baronino Contecroi. Post la morto de Karolina D'Austria falis la senjorujo all imperiestro kaj tiu vendis ĝin en la jaro 1663 al Jan libera sinjoro el Walderode.

En la pasinteco ĝi estis enloĝigita plejparte de germana loĝantaro, dum la dua mondmilito l vilaĝo estis konsisto de Germana imperio (la germana nomo Poschkau). Post la milito, en la jaro 1946, la germana loĝantaro estis ellandigita. Ĝis la jaro 1989 la vilaĝo suferis pro proksimeco de armea spaco Libavá kaj pro ĉeesto de soldatoj de Soveta armeo.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869608
1880670
1890509
1900502
1910465
1921447
JaroLoĝantoj
1930396
1950205
1961208
1970193
1980144
1991109
JaroLoĝantoj
200186
201173
202196

Nuntempo[redakti | redakti fonton]

Nun vivas ĉi tie 96 loĝantoj (2021), staras 48 domoj. Plimulto de la domoj estas uzata al semajnfina refreŝigado el regionoj de Ostrava, Přerov kaj Hranice. El la daŭraj loĝantoj plimulto estas okupita en arbara ekonomio. En la vilaĝo estas nenia civitana ekipaĵaro (lernejo, infana ĝardeno, gastejo nek vendejo), mankas kanalizo, gasifikado. Publika akvokondukilo estis funkciigita nur en la jaro 2012.