Bożena Mamontowicz-Łojek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bożena Mamontowicz-Łojek
Persona informo
Naskiĝo 22-an de decembro 1937 (1937-12-22)
Morto 10-an de aprilo 2010 (2010-04-10) (72-jaraĝa)
en Smolensk
Mortokialo kraŝo de la pola prezidenta aviadilo (2010)
Tombo Tombejo Powązki en Varsovio
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Universitato de Varsovio
Familio
Edz(in)o Jerzy Łojek
Okupo
Okupo historiisto
vdr

Zenona Bożena Mamontowicz-Łojek (naskiĝis la 22-an de decembro 1937, mortis la 10-an de aprilo 2010 en Smolensk) – pola historiistino, teatrologo, socia aktivulino, prezidantino de Pola Fondaĵo de Katin, fondintino de Warszawska Rodzina Katyńska (Varsovia Katina Familio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Abiturientino de Ŝtata Baleta Lernejo en Varsovio, dancistino de Centra Ensemblo de Pola Soldataro kaj operaj scenejoj en la ĉefurbo kaj Lodzo. En 1966 finis Varsovian Universitaton. Ses jarojn poste defendis doktorigan tezon en la Katedro pri Klerigo-Historio kaj Kulturo surbaze de laboraĵo Polskie szkolnictwo baletowe w okresie międzywojennym (Pola baleta instrusistemo dum la intermilita periodo). Okupiĝis pri historio de pola teatro kaj baleto kaj pri koreografio. Publikigis laboraĵojn pri Antoni Tyzenhaus kaj François Gabriel Le Doŭ. En la jaroj 1971–1974 gvidis baletan trupon de Ŝtata Teatro Muzika en Lodzo. Ŝi estis edzino de historiisto Jerzy Łojek. De multaj jaroj engaĝita pri memorigo de la katina krimo. Kunfondintino de Katinaj Familioj (kune kun Varsovia Katina Familio), kaj ankaŭ la unua prezidantino de Federacio de Katinaj Familioj. Estis prezidantino de Pola Fondaĵo de Katin kaj sekretariino de Sendependa Historia Komitato por Esploro de la Katina Krimo.

Ŝi partoprenis socian kaj politikan agadon, sed ne sukcesis iĝi senatano en 1993.

Pereis la 10-an de aprilo 2010 rezulte de katastrofo de la pola aviadilo Tu-154M super Smoleńsk, survoje al Celebrado de la 70-a datreveno de Soveta Krimo en Katin. La 16-an de aprilo estis postmorte distingita per Oficira Kruco de la Ordeno Polonia Restituta.

La 20-an de aprilo 2010 estis entombigita en la Tombejo Powązki en Varsovio.

Ekteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]