Boží Dar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Koordinatoj: 50°24′35″N 12°55′28″E  /  50.40972°N, 12.92444°O / 50.40972; 12.92444 (Boží Dar)
Boží Dar
germane: Gottesgab
urbo
Boží Dar.jpg
Boží Dar el ĉeĥa-germana ŝtatlimo
Boží Dar znak.png
Blazono
Oficiala nomo: Boží Dar
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Karlovy Vary
Distrikto Distrikto Karlovy Vary
Administra municipo Ostrov
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Ercmontaro
Torfejo Torfejo de Boží Dar
Situo Boží Dar
 - alteco 1 020 m s. m.
 - koordinatoj 50°24′35″N 12°55′28″E  /  50.40972°N, 12.92444°O / 50.40972; 12.92444 (Boží Dar)
Areo 37,97 km² (3 797 ha)
Loĝantaro 185 (2005)
Denseco 4,87 loĝ./km²
Estiĝo 16-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 362 62
NUTS 3 CZ041
NUTS 4 CZ0412
NUTS 5 CZ0412 506486
Katastraj teritorioj 2
Partoj de urbo 3
Bazaj sidejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Boží Dar
Retpaĝo: www.bozi-dar.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio
Boží Dar dum somero
la baroka preĝejo de Sankta Ana (dum junio 2005)

Boží Dar (Gottesgab germane, traduko al Esperanto: Donaco de Dio) estas montara urbo jam delonge konata pro minado de stano kaj arĝento kaj ankaŭ kiel la plej alte situanta urbo de Ĉeĥio (supermara nivelo de 1028 m). Ĝi situas en distrikto Karlovy Vary, en la montpasejo inter Klinovec kaj Fichtelberg. Ekde la 10-a de oktobro 2006 estis al la municipo redonita statuson de urbo.[1] Laŭ nombro de loĝantoj Boží Dar estas la tria plej malgranda urbo en Ĉeĥio.

Hodiaŭ ĝi estas elstara centro de vintra sporto en Ercmontaro kun tutvintra sufiĉo da neĝo. Ĝi daŭre servas por la turismo kaj por privata refreŝiĝo. Ĝi situas sur plataĵo de Ercmon-taro kaj plej alte situanta urbeto ne nur en Bohemio, sed kiel iama urbo ĝi estis konsiderata "la plej alte situanta en la tuta Centra Eŭropo". Ĝi troviĝas 3 km norde de Jáchymov.

La areo de la nuntempa Boží Dar estis loĝigita de la granda minista kolonio en la plej altaj partoj de Ercmontaro komence de la XVI-a jarcento (sur la origina loko probable estis situanta vilaĝo Wintersgrün).

Dum la dua dekjaro de la 16-a jarcento la minej-prospektoroj penetris tien (unue el la saksa flanko) verŝajne de Fichtelberg, sed samtempe ankaŭ el la ĉeĥa flanko, precipe de Jáchymov, serĉante pluajn arĝentajn vejnojn. La minado komenciĝis en la jaro 1517 kaj la unua minejo "de Sankta Laŭrenco" estis malfermita en la jaro 1525. Tiam Boží Dar apartenis al feŭdo Schwarzenberg el Saksujo, posedaĵo de la saksa princo-elektisto Johano Frederiko. Li atestis minad-rajton en la parto najbara al Jáchymov por instigi la minado. La naskiĝantan minej-civiton li klopodis sekurigi ankaŭ "de iure".

Somere en la jaro 1533 laŭ lia ordono estis limigita la nova urbejo kaj 600 konstruotejoj estis mezuritaj. Por la urbo estis ellaborita la konstruplano laŭ modelo de saksaj minejurboj, bazita sur regula ort-angula projekto, respektata ankaŭ pli poste.

Kerno de la urbeto estis situanta sur nekruta deklivo de Černý potok (= Nigra rojo). Ĝia centro estas ortangula placo, en kies angulojn penetras duopoj de stratoj.

La pli antikvaj domoj forbrulis dum granda incendio en 1-a 1808. La urbeto ekde sia fondiĝo rapide disvolviĝis. En la jaro 1534 estis kodifitaj limoj de la najbaraj minej-distriktoj: de Boží Dar kaj Horní Blatná. La minadon administris kortmajstro (germane: Hofmeister) en Boží Dar subordigita al supera mineja oficejo en Scheeberg. En la j. 1546 Boží Dar ricevis privilegion de libera minejurbo. Al la arĝent-minado, kiu koncentriĝis sude kaj sudoriente de la civito aliĝis ekstraktado de stano ĉirkaŭ Černý potok (Nigra Rojo)kaj Zlatý Kopec (= Ora Monteto).

Rezultoj de t.n, "ŝmalkalda milito" signifis multon por Boží Dar kaj Horní Blatná. Post venka milito ĉeĥa reĝo Ferdinando la 1-a devigis saksan princo-elektiston Maŭrico laŭ "Praga Kontrakto" el la 14. 10. 1546 fordoni la sudan parton de 1-a feŭdo Schwarzenberg kun la minej-urboj kaj kelkaj civitoj en la ĉirkaŭaĵo. Tiel la teritorio pordaŭre fariĝis parto de Ĉeĥa regno.

Boží Dar disvolviĝis kulmine je la limo de 1-a XVI-a kaj XVII-a jarcentoj ĝis la 30-jara milito (1618-1648). Post tiu ĉi milito, dum periodo de kontraŭ-reformacio granda parto de la nekatolikaj ministoj foriris en Saksujon, la ekspluatado malprofitis kaj dum plua jarcento fakte malaperis. La restinta loĝantaro eklaboris en hejma industrio = puntofarado, brodado, produktado de lignaĵoj, bredado de brutaro aŭ kiel vagantaj muzikantoj... ĝis fino de la 19-a jarcento.

En la jaro 1808 estis la urbo detruita per granda incendio. Lastatempe en Boží Dar estas ĉirkaŭ 150 konstantaj loĝantoj - la aliaj estas uzinaj aŭ privataj refreŝiĝantoj.

La plej antikva kaj plej signifa konstruaĵo estas preĝejo de Sankta Ana en suda parto de la civito, origine renesanca el fino de la 16-a jarcento, rekonstruita en la jaroj 1771-1772 en stilo de malfrua baroko kun elementoj de frua klasikismo. En la preĝejo estas interesa babtujo el stano (el la j. 1612), sonorilo de Hans Widdel (forĝisto kaj sonorilfandisto el Jáchymov) kaj barokstila skulptaĵo Johano de Nepomuk (el la j. 1707).

la loko Boží Dar (maldekstre ekologia centro) vidite de la loka torfejo

La urbodomo en Boží Dar kun tureto - iama sidejo de la urbestraro kaj nun denove - estis konstruita en la jaroj 1844-1845 kaj portas signojn de malfrua klasikismo kaj malfrua empiro. Ĝi estas dominanto de la urboplaco kaj ĝia ventoflageto portas jarindikon 1845.

En la loka tombejo poreterne ripozas viktimoj de la mortomarŝo, kiu tie iris fine de la dua mondmilito (dum aprilo 1945). Tie estas entombigita ankaŭ poeto Antonio Günther, verkinta en la loka dialekto.

Historion de la civito memorigas la murpentraĵo en antaŭĉambro de la nuntempa hotelo ZELENÝ DŮM (Verda Domo). La murpentraĵo prezentas scenon de la bonvenigo de la saksa princo-elektisto Johano Frederiko en Boží Dar.

Estas tie ankaŭ memortabulo germanlingve memoriganta, ke en tiu ĉi domo ripozis kaj refreŝiĝis per manĝo kaj trinkaĵo la germana reformisto doktoro Marteno Lutero (germana teologo, unu el la fondintoj de protestantismo), lacigita pro longa vojaĝo al Jáchymov en la jaro 1542.

Sur la murpentraĵo troveblas ankaŭ blazono de la urbo: sur ora bildo Dia Petro dekstramane benanta kaj en la alia mano tenanta regnopomon kun signo de kruco: en ŝildkalkano ruĝe-ore fendita ŝildeto kun du kruciĝantaj minmarteloj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Panoramo[redakti | redakti fonton]

Vido al limpasejo, Klínovec kaj Boží Dar kun Božídara Špičák
Bozi dar pano.jpg
Vido al limpasejo, Klínovec kaj Boží Dar kun Božídara Špičák

Referencoj[redakti | redakti fonton]