Boada (Salamanca)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Boada
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37290
Demografio
Loĝantaro 273  (2023) [+]
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 49′ N, 6° 18′ U (mapo)40.816111111111-6.3058333333333Koordinatoj: 40° 49′ N, 6° 18′ U (mapo) [+]
Alto 775 m [+]
Areo 30,2 km² (3 020 ha) [+]
Boada (Provinco Salamanko)
Boada (Provinco Salamanko)
DEC
Boada
Boada
Situo de Boada
Boada (Hispanio)
Boada (Hispanio)
DEC
Boada
Boada
Situo de Boada

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Boada, Salamanca [+]
vdr

Boada estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Ciudad Rodrigo kaj al la municiparo Sierra de Francia.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Boada kaj Porciones, okupas totalan areon de 30,2 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 292 loĝantojn. Ĝi perdis 700 loĝantojn dum la dua duono de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kun najbara Portugalio. La tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado lastatempe iom dekadencis.

Bildo de ABC pri la "Afero Boada", 14a de Decembro 1906.

Boada akiris famon en 1905, kiam diskoniĝis, ke la lokaj estroj proponis al la Prezidanto de Argentino translokigi la tutan loĝantaron al Argentino, post kiam privatigo de la komuna bieno lasis senteraj la kamparanojn, kio rezultis en malsatego. Pro tio la lokanoj estis taksitaj kiel "kontraŭpatriotoj" fare de la gazetaro, pro kio ili respondis, ke "patriotismo estas manĝi kaj manĝigi la gefilojn".[1]

Post tiu polemiko, en 1906 oni ordonis la kreadon de eksperimenta kultivejo en Boada kun moderna materialo por kultivo kaj instruado.[2]

La urbestro estas de maldekstra partio PSOE.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Robledo, Ricardo (Kunord.) (2001). Historia de Salamanca V. Siglo Veinte. Salamanca: Centro de Estudios Salmantinos. pp. 49-53
  2. El Adelanto de Salamanca. 16a de Februaro 1906