Boadilla del Camino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Boadilla del Camino
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 34468
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 117  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 15′ N, 4° 21′ U (mapo)42.25-4.35Koordinatoj: 42° 15′ N, 4° 21′ U (mapo) [+]
Alto 765 m [+]
Areo 28,66 km² (2 866 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Boadilla del Camino (Provinco Palencio)
Boadilla del Camino (Provinco Palencio)
DEC
Boadilla del Camino
Boadilla del Camino
Situo de Boadilla del Camino
Boadilla del Camino (Hispanio)
Boadilla del Camino (Hispanio)
DEC
Boadilla del Camino
Boadilla del Camino
Situo de Boadilla del Camino

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Boadilla del Camino [+]
vdr

Boadilla del Camino [boaDIlja delkaMIno] estas municipo en la centroriento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Tierra de Campos. La loknomo Boadilla del Camino estas komprenebla etimologie kiel Oksejeto de la Vojo. Ĝi estas ĉe la Jakoba Vojo kaj ĉe la Kanalo de Kastilio. En la blazono aperas la pilorio kaj la konkoj simbolaj de la Jakoba Vojo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 28,66 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 121 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 550 loĝantojn el la 1920-aj jaroj. Ĝi distas 38 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas restaĵoj de romia setlado. La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Estis rilato al la Jakoba Vojo. La plej frua mencio de Boadilla estas en la Foruo de Melgar de Suso (Melgar de Fernamental - Burgos) kiu datas de la 6a de septembro de 950, post reloĝado farita ŝajne de Fernán Armentález. Tiu grafo estus ĉe Fernán González, la legenda grafo kiu estus sendependiganto de Kastilio disde la regno Leono.

La urbo pintis ĉe la 15-a kaj 16-a jarcentoj, kiam oni starigis la ornamitan gotikan pilorion, la aktualan preĝejon kaj la hospitalon de pilgrimantoj. Fine de la 15-a jarcento menciindas Antonio de Rojas, lokano de Boadilla, kiu estis episkopo de Majorko, Palencio kaj Leono, ĉefepiskopo de Granado, kaj posedanto de aliaj gravulaj titoloj. Alia grava gravulo, jam en 16-a jarcento, estis Nicolás de Bobadilla, kunfondinto de la Ordeno de Jezuitoj.

La vorkoj por konstruado kaj ekfunkciado de la Kanalo de Kastilio rezultis en la por mallonge malfermo de aliro al komerco.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo, la pilorio, fontoj, kolombejoj, lavejo, la kanalo ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]