Boaventura de Sousa Santos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Boaventura de Sousa Santos

Boaventura de SOUSA SANTOS estas doktoro pri jursociscienco el Universitato de Yale kaj profesoro de la Fakultato pri Ekonomio de Universitato de Koimbro. Li estas nuntempe unu el la ĉefaj intelektuloj pri sociaj sciencoj.

Lia profesia vivo lastatempe estas signata de lia proksimeco al la movadoj partoprenantaj en la Monda Socia Forumo kaj de lia partopreno en kunordigado de pluraŭtora esplor-verko nomata Reinventi la Socian Liberiĝon: Por Pliaj Manifestoj.