Bobrová

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bobrová
germane Bobrau
kampurbo
Vilaĝplaco en Horní Bobrová kun preĝejo de sanktaj Petro kaj Paŭlo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Bobrová
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Vysočina
Distrikto Žďár nad Sázavou
Administra municipo Nové Město na Moravě
Historia regiono Moravio
Montaro Křižanova montetaro
Situo Bobrová
 - alteco 495 m s. m.
 - koordinatoj 49° 28′ 30″ N 16° 07′ 08″ O / 49.47500 °N, 16.11889 °O / 49.47500; 16.11889 (mapo)
Areo 14,19 km² (1 419 ha)
Loĝantaro 910 (2023)
Denseco 64,13 loĝ./km²
Unua skribmencio 1252
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 592 55
NUTS 3 CZ063
NUTS 4 CZ0635
NUTS 5 CZ0635 595268
Katastraj teritorioj 2
Partoj de kampurbo 1
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Bobrová
Retpaĝo: www.mestysbobrova.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Bobrová (germane Bobrau) estas kampurbo en Ĉeĥio, en Regiono Vysočina, en distrikto Žďár nad Sázavou proksimume 10 km sudoriente de Nové Město na Moravě. Vivas ĉi tie 910 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Radešín, Radešínská Svratka, Pikárec, Bobrůvka, Dlouhé, Moravec, Podolí, Račice, Zvole kaj Mirošov (distrikto Žďár nad Sázavou).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unuaj skribmencioj pri la municipo devenas el la jaro 1252.

Unuafoje la distingo al Horní Bobrová kaj Dolní Bobrová estas registrita en la jaro 1338.

Per unuiĝo de Dolní kaj Horní Bobrová en la jaro 1950 estiĝis municipo Bobrová.

Ekde la 10-a de oktobro 2006 estis al la municipo renovigita statuso de kampurbo.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 293
18801 262
18901 343
19001 282
19101 176
19211 126
JaroLoĝantoj
19301 106
1950943
19611 013
1970953
1980863
1991922
JaroLoĝantoj
2001919
2014913
2016879
2017871
2018878
2019900
JaroLoĝantoj
2020892
2021872
2022901
2023910

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo de sanktaj Petro kaj Paŭlo
  • Preĝejo de sankta Margareta
  • Krucvojo
  • Malnova lernejo

Poltergeist[redakti | redakti fonton]

La municipo en la pasinteco eniris krom aliaj en konatecon pro onidira apero de misteraj aperaĵoj, kiuj estadas iam priskribataj, kiel montro de la tn. poltergeist (propravola movo per objektoj, membruliĝado de objektoj, eksplodado de vitraj kaj porcelanaj objektoj, perturboj de elektraj instalaĵoj ktp.). Nome de komenco de marto de 2006 en domo n-ro 262, kie tiutempe vivis geedzoj Rudolf kaj Zdena Svobodaoj kun du infanoj.

Kelkaj misteraj aperaĵoj onidire okazis dum ĉeesto de kvanto de atestantoj, ekz. propravolaj fajroestingistoj, kiuj dum du semajnoj gardis la domon. La aperaĵoj onidire kulminis nokte el la 22-a je la 23-a marto 2006 ĉirkaŭ la dua horo nokte, dum kio la eventoj devis daŭrigi eĉ dum ĉeesto de kvanto de alvokitaj atestantoj (propravolaj fajroestingistoj kaj najbaroj) ĝis krepuskiĝo kaj en pli malgranda intenco ĝis la 27-a de marto. Sed eĉ spite al la onidira ĉeesto de granda kvanto de atestantoj estas alireblaj neniaj fotografiaj nek aliaj fidindaj pruvoj.

La kazo denove venis en intereson de publikaj komunikiloj post tio, kiam similaj aperaĵoj devis okazi je tri jaroj pli poste en Strašice en distrikto Rokycany. La aperaĵoj sur ambaŭ lokoj ne estis ĝis nun plene klarigitaj.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]