Bocoyna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bocoyna
Bocoyna en Chihuahua.svg

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Chihuahua
Poŝtkodo 33200–33237 [+]
Kodo laŭ INEGI 08009
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 29 907
Loĝdenso 10 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 27°51′N 107°35′U  /  27.85°N, 107.583°U / 27.85; -107.583 (Bocoyna) (mapo)
Alto 2 240 m
Areo 2801,8 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC -7
Situo de Bocoyna en Chihuahua (Meksiko)
DMS
Situo de Bocoyna en Chihuahua
Situo de Bocoyna en Chihuahua

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Bocoyna Municipality [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Bocoyna estas unu el la 67 komunumoj de la meksika subŝtato Chihuahua, kiu situas en norda Meksiko kun limo al Usono. La ĉefurbo de la komunumo same nomiĝas Bocoyna. La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 08009.

la lago de Arareco

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo havis 29907 loĝantojn laŭ la censo de 2005. El tiuj estis 14779 viroj kaj 15128 virinoj. La komunumo havas surfacon de 2801,8 km², ĝi apartenas al la Okcidenta Patrinmontaro. La meza alteco de la ĉefa loĝloko estas 2240 metroj super la marnivelo. En Bocoyna fontas la rivero Conchos, je vojo de 350 kilometroj la plej longa rivero en la subŝtato Chihuahua.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En la komunumo jare falas averaĝe 683,3 mm/m² da pluvo. La averaĝa jara temperaturo estas 11,5 °C.

Tempozono[redakti | redakti fonton]

La komunumo, kiel la tuta subŝtato apartenas al la tempozono UTC -7 (Monta Tempo – Tiempo de la Montaña). Al tiu tempozono la subŝtato Chihuahua nur ŝanĝis en 1998. Antaŭe ĝi apartenis al la centra tempo (UTC -6).

Sociogeografio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1995 en la komunumo vivis 22275 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 5196 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 23,33  % de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]