Bodisatvo
Elekto de artikoloj pri | |
Tri juveloj | |
Sidarto Gotamo | |
Budhisma praktiko | |
Budho · Bodisatvo | |
Trispeca membrigado | |
Tripitako· Vinajo | |
Bodhisatvo (sanskrite bodhisattva, palie bodhisatta), laŭlitere "enlumiĝulo". En la budhismo, tiu vorto estas en la plej fruaj fontoj uzita pri Siddhattha Gotama/Siddhartha Gautama, antaŭ ol li iĝis budho, pli malfrue pri estonta budho ĝenerale. En theravado, tio estas ankoraŭ la signifo de la vorto, kaj la sola bodhisatvo tie menciita per sia nomo estas Majtrejo, la atendata venonta budho de nia mondo. En mahajano, la vorto poste havis pli vastan signifon, ĝis ne plu estas tute facile distingi inter bodhisatvo kaj budho.
Vidu ankaŭ budho kaj arahanto.