membro de la parlamento de Germanio • membro de la parlamento de Turingio • membro de la parlamento de Turingio • gvidanto de parlamenta grupo • Ministro-Prezidento de Turingio • membro de la parlamento de Turingio • Ministro-Prezidento de Turingio • ano de la Federacia Konsilio de Germanio • membro de la parlamento de Turingio • Prezidanto de Federacia Konsilio de Germanio • ano de la Federacia Konsilio de Germanio [#]
sindikato pri komerco, bankoj kaj asekurentreprenoj • Deutsch-Israelische Gesellschaft • Rosa Luxemburg Fondaĵo • Vereinte Dienstleistungsgewerkschaft • Volkssolidarität [#]
Li frekventis la 10-an klasŝtupon de la Profesia plukleriĝlernejo (Kaufmännische Schule Marburg, orientiĝo "vendado") kaj ekzamenitis ĉe la supera faklernejo kiel vendisto. Li iĝis krome fare de la Ĉambro industria-komerca ekzamenita trejnisto. Poste li trapasis la abiturientan ekzamenon (fakaltlerneja nivelo). Li trejnitis kiel vargrupgvardanto kaj laboris i.a. ĉe la firmao Karstadt. Li iĝis filiestro ĉe Jöckel Vertriebs-GmbH Marburg. De 1981 ĝis 1990 li estis sindikata sekretario en Meza Hesio, poste ĝis 1999 landa estro de la sindikato HBV Thüringen.
Li estas membro ĉe la sindikato de la servopretantoj ver.di, ĉe la Germana-israela societo DIG, ĉe Volkssolidarität. De 1991-99 li krome estis unua vicestro en la Kultursocieto Mauernbrechen.
En aprilo de 1999 Ramelow ekmembriĝis al la partio La Maldekstro (antaŭa nomo ĝis 2007: PDS). En 2004 li kandidatis por la ministroprezidenteco kaj elektitis membro de la frakciestraro. En 1999 li iĝis deputito en la Turingia Landa Parlamento kie li estis de 1999-2001 vicestro kaj de novembro 2001 ĝis oktobro 2005 estro de la maldekstra frakcio. Membro de la Federacia Parlamento li iĝis en 2005 (ĝis septembro 2009, kiam li rezignis favore al Frank Tempel). Krome li estis/estas membro de la Etika komitato, estro de la Germana-hispana parlamentanaro, vicfrakciestro, komisiito pri religiaj aferoj de La Maldekstro kaj tutgermana balotbatalestro de la Maldekstruloj .En junio 2006 Ramelow eksciis ke li ekde multaj jaroj observatas fare de la Federacia Oficejo pri Protekto de Konstitucio, i.a. pro siaj funkciulaj deĵoroj en la partio La Maldekstro kun suspekto je ekstremismaj agadoj.