Bodrogkeresztúr
Bodrogkeresztúr | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 3916 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 889 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 30 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 10′ N, 21° 22′ O (mapo)48.16028888888921.359680555556Koordinatoj: 48° 10′ N, 21° 22′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 29,87 km² (2 987 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Bodrogkeresztúr [bodrogkerestUr] estas vilaĝo kaj municipo kun rango vinvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Tokaj.


Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
- Areo: 30 km²
- Alto super marnivelo: 100 m
- Koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 48.1573/21.3626
- Loĝantaro: 1320
- Poŝtkodo: 3916
- Telefonprefikso: 47
Situo[redakti | redakti fonton]
Bodrogkeresztúr situas sur deklivoj, laŭ dekstra bordo de Bodrog, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Miskolc-Sátoraljaújhely. Tokaj troviĝas 6, Szerencs 14, Sárospatak 29, Miskolc 40 km-ojn.
Historio[redakti | redakti fonton]
La loko estis loĝata jam dum la neolitiko. La unua mencio pri la vilaĝo kaj fortikaĵo devenis el 1239. En la 16-a jarcento la komunumo ricevis la rangon kampurbo havanta eĉ presejon. Dum liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a la vilaĝo suferis multe. En 1726 judoj alvenis, kiuj helpis evoluon de vinkulturo. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, poŝto, gastejoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- kalvinana preĝejo el la 16-a jarcento, en 2002 renovigita
- romkatolika Preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco (Bodrogkeresztúr)
- grekokatolika preĝejo omaĝe al Martiro Sankta Georgo
- muzeo pri motorcikloj