Boeing 747

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Boeing 747—400 alteriĝas en la flughaveno de London

Boeing 747 ankaŭ nomata Jumbo Jet (Elefanta Jeto) estas probable la plej rekonebla en la mondo, longtempe la plej granda pasaĝera aviadilo. Post sia unua komerca flugo en 1970 Boeing 747 dum jardekoj restis la plej granda, tamen lin superas la nova aerbuso A380, kies uzo komenciĝos laŭplane en la fino de 2006. Antaŭe pli granda aviadilo estis konstruita ankaŭ en Sovetunio (karga aviadilo An-225 "Mrija"), sed tiu ne estis pasaĝera.

Kompanio Boeing produktis 1428 aviadilojn de la serio 747 (laŭ kalkulo de 2006) kaj produktas ilin plu.