Boeing 777

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Boeing 777
United Airlines 777 N797UA LAX.jpg
Boeing 777-200ER de United Airlines, 2013.
Tipo: Pasaĝeraviadilo
Fabrikanto: Boeing
Unua flugo: La 12-an de junio 1994
Enkonduko: La 7-an de junio 1995
Produktperiodo: ekde 1993
Produktkvanto: 1,507 (Julio 2017)[1]
v  d  r
Information icon.svg

La Boeing 777 (B777) estas pasaĝeraviadilo de Boeing, disvolviĝinta en 1994.

Historio[redakti | redakti fonton]

La 1970-jaroj por aviadindustrio estis epoko de "larĝkorpa milito". Larĝkorpaj pasaĝeraviadiloj de grandaj aviadfabrikantoj, kiel "Jumbo Jet" Boeing 747 kaj McDonnell Douglas DC-8, Lockheed L-1011 TriStar konkuris en merkato. En mezo de 1970-aj jaroj Eŭropa aviadkompanio Airbus prezentis Airbus A300, tiel la konkurso plifortiĝis inter aviadfabrikantoj. Danke al sukcesoj de Boeing 737 kaj Boeing 747, Boeing gajnis superan pozicion en merkato.

En la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, La pasaĝeraviadiloj kun tri motoroj (Trijet) kiel McDonnell Douglas DC-10 kaj Lockheed L-1011 TriStar estis produktita por mallongdistanca flugo, kiel enlandaj flugoj. Tiutempe Trijetoj eblis plirapide kaj pli stabile flugi. Oriĝinale Boeing 777 estis trijeta projekto por konkuri kun tuj modeloj, tamen dum la 1980-jaroj, la granda tendenco de merkato estis sanĝita: La grandaj aviadiloj perdis popularecon kaj novaj efikaj aviadiloj (kiel Airbus A330 kaj Airbus A340) gajnis popularecon. En 1981 Boeing prezentis novan pasaĝeraviadilon, Boeing 767 (B767). Tamen aerliniaj klientoj deziris plilarĝan aviadilon ol 767. En 1990-jaroj, Surbaze de B767, Boeing dezajnis novan plilarĝan pasaĝeraviadilon por klientoj. En 1990, usona aerlinio United Airlines iĝis unua kliento de nova pasaĝeraviadilo.

La 4-an de januaro 1993, produktado de B777 komenciĝis.[2] B777 sukcese finis testflugon la 12-an de junio 1994. la unua aviadilo liveriĝis al United Airlines, komencis servon la 15-an de majo 1995.

Dum la 1990-jaroj, Boeing 777 sukcesis en merkato por efika flugrendimento. Kiel dumotora larĝkorpa aviadilo, Boeing 777 estas rekonata por ĉefa modelo el novaj larĝkorpaj pasaĝeraviadiloj, kontraste al tradiciaj larĝkorpaj kiel Boeing 747. Nuntempe Boeing 777 estas dua profitdona pasaĝeraviadila modelo de Boeing.[3] Laŭ 31-an de julio 2017, 1,507 B777 produktiĝis.[1]

Dezajno[redakti | redakti fonton]

Boeing uzis komputeran teknologion en Boeing 777. B777 estas unua pasaĝeraviadilo, kies dezajno estis dezajnita de komputero (kun CAD-programo). Kunlabore kun usona kaj franca komputerkompanio IBM kaj Dassault Systèmes, Boeing uzis programon CATIA dum la dezajna procezo. Danke al komputeraj teknikoj, 777 uzas ĉiuaŭtomata fly-by-wire sistemon kaj EFIS (angle Electronic Flight Instrumental System, Elektronika Fluga Instrumenta Sistemo).[noto 1]

Variantoj[redakti | redakti fonton]

  • Boeing 777-200 : Originala modelo.
  • Boeing 777-200ER (ER: Plilongigita distanca modelo) : Plilongigita distanca modelo de 777-200.
  • Boeing 777-200LR : Longdistanca modelo de 777-200.
  • Boeing 777 Freighter : Transporta versio de 777-200LR.
  • Boeing 777-300 : Plilongigita modelo.
  • Boeing 777-300ER : Plilongigita distanca modelo de 777-300.
  • Boeing 777-8, 777-9 (777-X) : Novaj modeloj de programo "Boeing 777X". Plibonigita modelo de originalaj modeloj.

Specifaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • longo: 290 ft 1" (63,73m)
  • enverguro: 199 ft 11in (60,93 m)
  • maksimuma ekfluga maso: 545,000lb (247.200 kg) <B777-200> ~ 777,500lb (351.533kg) <B777-300ER>
  • Flugrapido: 554mph (892 km/h)
  • Maksimumrapido: 587mph (945 km/h)
  • flugalto: 43,100 ft (13.100m)
  • Maksimuma flugdistanco: 5,240 nmi (9.700m) (B777-200) ~ 7,370 nmi (13.650km) <B777-300ER>

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La EFIS estas elektronika fluginstrumenta sistemo, kiu montras fluginformon al piloto tra komputera ekrano. Nuntempe plimultaj modernaj aviadiloj uzas EFIS, anstataŭe analogaj instrumentoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Mendoj kaj Liveroj de B787, Boeing 31-an de julio 2017 angle
  2. Sabbagh, Karl (1995). 21st Century Jet: The Making of the Boeing 777. Novjokro: Scribner. ISBN 0-333-59803-2.
  3. Kio faras plibonan larĝkorpan? Seattle Times, 29-an de oktobro 2009 angle

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Konkurantaj aviadiloj :