Boeing B-17 Flying Fortress

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Boeing B-17 Flying Fortress
A380 dum la oficiala prezentado en 2005
Tipo: Bombaviadilo
Fabrikanto: Boeing
Unua flugo: 28-an de julio 1935
Enkonduko: 29-an de aprilo 1938
Produktperiodo: 1936-1945
Produktkvanto: 12,731
vdr
Boeing B-17F
B-17 ĉe atako en Eŭropo

La Boeing B-17 Flying Fortress (Fluganta fortreso)[1] estis bombaviadilo de Usono dum la Dua Mondmilito. La B-17 estas la plej konata bombaviadilo de la Usona aerarmeo en la Dua Mondmilito. Ĝi estas konata pro tio, ke ĝi eĉ spite al gravaj damaĝoj povis hejmenflugi.

Historio[redakti | redakti fonton]

La prototipo (modelo 299) flugis unuafoje la 28-an de julio 1935 kaj kraŝis pro eraro de la piloto. Laŭ modifoj por la armeo, la prototipo Y1 B-17 flugis en januaro de 1937. La unua serie produktita aviadilo estis liverita por la usona aerarmeo la 20-an de oktobro 1939 (B-17B). Ĝi havis la motoron de kvar Wright R-1820-51 (stelmotoro) kun ĉevalpovo de 1.000. Oni produktis pluajn 38 maŝinojn.

En 1940 ekflugis B-17C (1200 ĈP), en 1941 B-17E (atingopovo 5300 km sen ŝarĝo), en 1942 B-17F (atingopovo de 7.110 km sen ŝarĝo, nova naza parto; kapacito de 4,7 tunoj da bomboj), en 1943 B-17G. La Boeing produktis entute 12.731 B-17-aviadilojn.

Gravaj bombardoj per tiu tipo[redakti | redakti fonton]

Specifaĵo[redakti | redakti fonton]

Boeing B-17G
Mezuro Datenoj
Longo    22,80 m
Alto    5,85 m
Enverguro    31,63 m
Flugila surfaco    141,90 m²
Malplena maso    14.855 kg
Starta maso (maks)    29.700 kg
Motoro    4 * Wright R-1820-97 Cyclone naŭcilindraj stelmotoroj po 1.200 ĈP ĉe 2300 U/min
Maksimuma rapido    485 km/h
Flugrapido    296 km/h
Maksimuma atingopovo    6.034 km sen bomboj
Atingopovo    2897 km kun normala ŝarĝo, 1.760 km kun maksimuma ŝarĝo
Maksimuma flugalto    11.920 m
Skipo    6-10
Armiloj    13 * Browning maŝinfusiloj (12,7 mm), maksimume 5.800 kg da bomboj (norma ŝarĝo = 2.724 kg)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La angla kromnomo "Flying Fortress" venas el komikso de la 1940-aj jaroj: "Stratosphere Jim and his Flying Fortress" de Oskar Lebeck kaj Gaylord DuBois.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]