Boforta skalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La boforta skalo estas skalo por taksi la fortecon (rapidecon) de vento laŭ la fenomenoj observeblaj (en la ĉirkaŭaĵo). La kreinto de tiu ĉi maniero estas brita mara oficisto Francis Beaufort (1774-1857), esperantigita kiel Boforto.

Dum en Esperanto estas la iom ne-prezica skalo por ventaj niveloj, nome senvento/venteto/vento/ventego, aldone estas la prezica Boforta skalo kun indicoj/terminoj kaj ventaj rapidecoj (sed rimarkindas ke inter diversaj lingvoj estas kelkaj malgrandaj malsamoj). Estas 13 indicoj kaj pluraj vortoj uzitaj kiel terminoj: kalmo/sereno/zefiro/brizo/ŝtormo/tempesto/uragano.  Zefiro estas milda agrabla venteto, ĉe la indico 2 de la Boforta skalo.  Brizo estas regule okazanta vento, vertikale ascenda kaj kaŭzata de la varmiĝo de la malsupra tersurfaco (indico 3/4-6 de la Boforta skalo).  Ŝtormo estas forta perturbo de la atmosfero, ordinare akompanata de pluvego aŭ neĝo, responda al la gradoj 7-10 de la boforta skalo.  Tempesto estas ventabunda vetero, pli forta ol ŝtormo, sed malpli forta ol uragano, responda al la boforta indico 11.  Uragano estas fortega vento, de grado 12 en la Boforta skalo.


Fortec-indico laŭ Boforto Terminoj Rapideco de vento (km/h)
0 kalmo 0 ĝis 1
1 sereno 2 ĝis 5
2 zefiro 6 ĝis 11
3 brizeto (folioj kaj malgrandaj vergoj en konstanta moviĝo, leĝeraj flagoj etendiĝas) 12 ĝis 19
4 brizo 20 ĝis 28
5 brizego 29 ĝis 38
6 fortbrizego 39 ĝis 49
7 ŝtormeto (tutaj arboj moviĝantaj, ĝeno kiam piedirante kontraŭ la vento) 50 ĝis 61
8 ŝtormo (en la angla "gale") 62 ĝis 74
9 ŝtormego 75 ĝis 88
10 fortŝtormego (en la franca "tempête", en la germana "schwerer Sturm") 89 ĝis 102
11 tempesto 103 ĝis 117
12 uragano 118 kaj pli

Historio[redakti | redakti fonton]

Mezaj ventorapidoj laŭ la loko (la plej grandaj okazas en la blankaj zonoj)

La dektriŝtupa subjektiva skalo (kun ŝtupoj numeritaj de 0 ĝis 12) estis kreita de Sir Francis Beaufort en la jaro 1806, dum li komandis la ŝipon Woolwich. Tial la mezurunuo de la skalo nomiĝas Beaufort (Boforto), aŭ mallonge Bft. La mezurilo estis la teniĝo de la veloj de lia ŝipo dum la diversaj magnitudoj de la ventoforto (je la ŝtupo 0 ĉiuj veloj estis sur la mastoj, je la 6-a nur la duono de ili, je ŝtupo 12 ĉiuj veloj estis en la ŝipkeloj, k.s. por aliaj ŝtupoj). Antaŭuloj de tiu ideo estis John Smeaton kaj Thomas Rouse,[1] kiu priskribis en 1759 la teniĝon de muelejaloj per la Smeaton-Rouse-skalo.

En 1835 la Boforta skalo estis agnoskita en Bruselo ĉe la unua internacia meteologia konferenco. Pro la deveno de la maro la rapideco estis (tiam) indikata de knotoj.

En 1949, laŭ decido de la internacia meteologia organizo aldoniĝis 5 aliaj ŝtupoj al la skalo, ĝis ŝtupo 17. En la jaro 1970 la posteula organizo, la Monda Organizaĵo pri Meteologio reenkondukis la malnovan 12-ŝtupan skalon.

Nuntempe, la 17-ŝtupa skalo estas uzata en meteologiaj prognozoj por maristoj en Ĉinio, inkl. Tajvano sed ne Hongkongo kaj Makaŭ. Maristaj prognozoj en aliaj mondpartoj, kiam ili entute uzas la Bofortan skalon, ne iras pli alten ol 12.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Trilingve pri Beaufort

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]