Francis Beaufort

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Boforto)
Francis Beaufort
Persona informo
Naskiĝo 27-an de majo 1774 (1774-05-27)
en Navan
Morto 17-an de decembro 1857 (1857-12-17) (83-jaraĝa)
en Hove
Tombo Beaufort Family Tomb, St John At Hackney Churchyard Gardens
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Familio
Patro Daniel Augustus Beaufort
Patrino Mary Waller
Frat(in)oj Frances Anne Edgeworth • Henrietta Beaufort • Louisa Beaufort • William Louis Beaufort
Edz(in)o Alicia Magdalena Beaufort • Honora Beaufort
Infanoj Lady Strangford • Francis Lestock Beaufort • Daniel Augustus Beaufort • Alfred Beaufort • Sophia Beaufort • Rosalind Beaufort • William Beaufort
Okupo
Okupo esploristo • fizikistogeografoastronomo • meteologo • mararmea oficiro
vdr

Francis Beaufort estis kontradmiralo de brita maristaro. Li naskiĝis la 7-an de majo 1774 en County Meath (Irlando) en familio de reverendo Daniel August Beafort. Ekde sia 13-a jaro Beaufort restadis sur maro kiel stevardo de brita maristaro.

Beaufort interesis pri meteologio. Ekde sia 16-a jaro kadeto Beaforto faris precizajn meteologiajn registrojn, kies denseco per tio, kiel li ascendis sur kariera ŝtupetaro, pligrandiĝis. Fine li faris mezuradojn en duhoraj intervaloj. Apud informoj pri forto de vento la registroj enhavis ankaŭ informoj pri vetero. Beaufort kreis propran kodigon, per kiu li markis la veteron. Tiu ĉi kodigo estis en la jaro 1833 akceptita kiel oficiala markigo en la brita maristaro. En la jaro 1935 akceptis internacia konferenco reguligitan formon de tiu ĉi kodigo por interŝanĝo de meteologiaj indikoj.

Kiam li estis 22-jara, li estis avancita je leŭtenanto sur ŝipo H. M. S. Phaeton.

En la jaro 1805 Francis Beaufort estis nomumita komandanto de milita velŝipo H. M. S. Woolwich, kiu navigaciis ĝis Sud-Ameriko ĝis golfo Rio de la Plata. Tasko de Beaufort estis gvidi hidrografian esploron. Dum tiu ĉi navigaciado Beaufort faris en la jaroj 1805 - 1808 sian skalon de forto de vento. Boforta skalo estis en la brita maristaro ekde la jaro 1838 devige uzata por ĉiuj registroj en ŝipaj taglibroj.

Dum la tempo de sia uzado la skalo de Beaufort spertis multajn ŝanĝojn, kiuj reagis je aktualaj bezonoj de mezurado de la forto de vento. Ekz. en la jaro 1946 Internacia Meteologia Komitato disvastigis nombron de gradoj al 17 definante gradojn per amplekso de rapideco de vento mezuritaj en alteco de 10 metroj super la surfaco. Per tio la skalo de Beaufort estis ŝanĝita je Beauforta skalo de rapideco de vento.

En la jaroj 1811 - 1812 li navigaciis tra orienta Mediteraneo, kie li faris hidrografiajn esplorojn kaj patrolado kontraŭ korzaroj. En junio de 1812 dum astronomiaj mezuradoj estis grupo gvidita de Beaufort atakita de malamikaj trupoj de loka paŝao. Retiriĝante sur ŝipon H. M. S. Fredrikssteen Beaufort estis trafita per pafaĵo en kokson kaj li devis kelke da monatoj kuraci sin. Fine de la jaro la ŝipo revenis reen Anglion. Francis Beaufort jam neniam plu revenis en deĵoron sur la maro, eĉ kiam li restis en la brita maristaro ĝis sia 81 jaro.

Ekde la jaro 1829 Beaufort estis oceanografiisto de la brita maristaro.

En la jaro 1846 Francis Beaufort estis nomumita kontradmiralo kaj en la jaro 1848 estis al Beaufort pruntedonita titolo komtur el Bath.

Francis Beaufort estis emeritigita en la jaro 1855 post 68 jaroj de la deĵoro.

Francis Beaufort mortis la 13-an de decembro 1857 en Londono.

Rilataj temoj[redakti | redakti fonton]