Bohdan Lepkij

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bohdan Lepkij (ukraine Богдан Лепкий, 9-an de novembro 1872, Ĵukiv, Aŭstrio-Hungario, nun – Ukrainio – 21-an de Julio 1941, Krakovo, Pollando) – eminenta ukraina poeto, verkisto, eldonisto, sciencisto, socia aganto, pentristo kaj patrioto.

Estinte 6-jara knabo li komencis lernadon en la elementa lernejo en Bereĵano, sed baldaŭ oni transigis lin en klason de la dua stud-jaro pro la neordinara talento. En 1891 Lepkij ekstudis en la Akademio de Artoj en Vieno, kie li komprenis, ke literaturo estas lia alvokiĝo. Poste li studis en la Lviva Universitato, fininte kiun li revenis al “lia” mezlernejo en Bereĵany kiel instruisto de la ukraina kaj germana lingvoj kaj literaturoj.

En 1899 komenciĝis la verkista ‘’pola periodo”, kiam Jagelona Universitato proponis al Lepkij postenon de katedrestro de la Ukraina lingvo kaj literaturo. En tiu momento li ne sciis, ke Krakovo fariĝos por li la dua patrolando por multaj jardekoj, ĝis lia morto en 1941. En tiu tempo Krakovo jam estis urbo de literaturo, pentroarto, intelektuloj, ambaŭ polaj kaj ukrainaj. Por la krakova inteligentula komunumo la domo de Lepkij laŭ adreso Zelena St., 28 estis kvazaŭ stabejo. Nome en tiu domo Lepkij poligis malnovukrainan epopeon Kanto pri la militiro de Igor (1905) kaj verkis renoman poemon “Gruoj” (1910), kiu fariĝis kiel himno por la tutmonda ukraina diasporo. Lia frato Levko Lepkij komponis muzikon.

Bohdan Lepkij mortis la 21-an de Julio 1941 kaj estis enterigita je la krakova Rakowicki tombejo. Dume, ĉiujare gruoj flugas super la malnova pola urbo, kiun li ŝategis.

Verkaro

B. Lepkij estas unu el la plej fruktodonaj ukranaj verkistoj, dua post Ivan Franko. Ĝenerale lia krea heredaĵo konsistas el pli ol 80 libroj, de-sub lia plumo aperis 15 poemkolektoj, 15 rakontkolektoj, multaj historia noveloj, romanoj. Granda epopeo Mazepo (Мазепа), konsistanta el 5 historiaj romanoj, rakontas pri la batalo de Hetmano I. Mazepa kontraŭ okupantoj el Rusa Imperio:

  • Motrja (Мотря, 1926)
  • Ne mortigu (Не вбивай, 1926)
  • Baturin (Батурин, 1927)
  • Poltavo, 2 volumoj: Ĉe Desno (Над Десною, 1928); Bataloj (Бої, 1929)
  • De Poltavo ĝis Benderi (З-під Полтави до Бендер, 1955)

Poligis rakontaron de Miĥajlo Kocjubinskij, poemojn de Taras Ŝevĉenko, redaktis XIV-voluman "Kompletan verkaron de T. Ŝevĉenko" en la pola lingvo. Li estis kompilisto kaj eldonisto de la 62-voluma verkaro de la ukraina klasikaĵo kun grunda esploro, notoj, komentoj. Lia bibliografio enhavas pli ol milo da pozicioj.

La poemon “Gruoj” esperantigis prof. Aleksandro Koroleviĉ, rakonton “Maljunulino” – Orest Kuzjma (Literatura mondo, Feb. 1925)