Bohdan Paczyński

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bohdan Paczyński
Persona informo
Bohdan Paczyński
Naskiĝo 8-an de februaro 1940 (1940-02-08)
en Vilno
Morto 19-an de aprilo 2007 (2007-04-19) (67-jaraĝa)
en Princeton
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per cerba kancero vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Universitato de Varsovio vd
Profesio
Okupo astronomo • astrofizikisto • universitata instruisto vd
Laborkampo astronomio vd
Aktiva en VarsovioPrinceton vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Bohdan Paczyński (naskiĝis la 8-an de februaro 1940 en Vilno, mortis la 19-an de aprilo 2007 en Princeton) estis pola astronomo kaj astrofizikisto. En siaj esploroj okupiĝis ĉefe pri teorio de stel-evoluo, alkreskaj diskoj, mikrogravita lenso kaj gamo-radia ekbrilo.

Sciencaj esploroj kaj vivo[redakti | redakti fonton]

Dum la milita stato en Pollando restis en Kalifornia Instituto de Teknologio kaj decidis ekloĝi en Usono. Laboroferton ricevis interalie en Astrofizika Fakultato de Universitato Princeton, kie laboris ĝis fino de sia vivo; en la jaroj 1982–1989 estis profesoro, kaj de 1989 gvidis katedron de astrofiziko je la nomo al Lyman Spitzer Jr. Tiutempe estis pola kaj usona civitano.

Meze de la 80-aj jaroj komencis labori pri projektoj, kiuj alportis plej grandajn sukcesojn en lia vivo. Li hipotezis pri kosmologia deveno de la gamo-radia ekbrilo. En 1986 publikigis artikolon en "ApJL", en kiu proponis, ke la ekbriloj devenas de eksteraĵoj de nia galaksio. Astronomo Stanisław Bajtlik tiel priskribas la kontribuojn de Paczyński: En sia opinio dum longa tempo restis soleca. En 1995, en la 75-a datreveno de la granda debato inter Heber Doust Curtis kaj Harlow Shapley pri la naturo de nebulozoj en la sama, historia salono de la Nacia Muzeo de Natura Historio en Vaŝingtono okazis debato inter Bohdan Paczyński kaj Donald Lamb pri la temo de la naturo de gamo-briloj kaj distanco al ili. Lamb estis ĉefa adepto de la hipotezo pri proksima deveno de ekbriloj. La debaton gvidis brita reĝa astronomo Martin Rees. Kvankam la rezulton de la debato oni priraportis kiel remiso, jam baldaŭ rezultoj de novaj observadoj plene atribuis raciecon al Paczyński. Tio estis lia granda triumfo.

Kun Grzegorz Pojmańskim gvidis projekton All Sky Automated Survey (ASAS).

En 2005 estis inter malkovrintoj de asteroido OGLE-2005-BLG-390L b.

En la lastaj kvar jaroj de la vivo estis malsana je karcero de cerbo (glia ĉelo; maldekstra parto de la cerbo). Li tamen konservis grandan scipovon de asimilado de ideoj kaj lanĉo de novaj konceptoj, malgraŭ malfacilaĵoj pri kalkulo.

Lian nomon portas asteroido 11755 Paczynski. Li publikigis ĉ. 300 sciencajn laboraĵojn.

Elektitaj distingoj kaj premioj[redakti | redakti fonton]

Membro de Societoj[redakti | redakti fonton]

Medalo Bohdan Paczyński[redakti | redakti fonton]

Dum la 35-a Kunveno de Pola Astronomia Societo en Gdańsk (11–14 de septembro 2011) oni starigis Medalon Bohdan Paczyński kiel distingo por eminentaj sciencistoj ligitaj kun la pola astronomio. Unuan medalon ricevis, en 2013, Martin Rees.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]