Bohuslavo Lobkovic de Hasenŝtejno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bohuslaus Lobkowicz von Hassenstein
ĉeĥa humanisto
ĉeĥa humanisto
Persona informo
Naskiĝo 1461
en Burgo Hasištejn, apud Kaaden,  Bohemio
Morto 11-a de novembro 1510
en Preßnitz, Fluss, Ercmontaro,  Bohemio
Tombo Church of Saint Nicholas vd
Etno ĉeĥoj vd
Lingvoj latina vd
Alma mater Universitato de Bolonjo
Universitato de Ferrara
Familio
Patro Nikolaus II. Freiherr Lobkowitz von Hassenstein vd
Patrino Žofie ze Žirotína vd
Gefratoj Jan Hasištejnský of Lobkowicz • Jaroslav Hasištejnský z Lobkovic • Nikolaus III. Freiherr Lobkowitz von Hassenstein vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto • tradukisto • prozisto • aristokrato vd
Laborkampo poezioprozo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Bohuslav Hasištejnský z Lobkovic [ˈboɦuslav ˈɦasɪʃtɛjnskiː ˈzlopkovits] (1461-1510) estis ĉeĥa humanisto, juristo, nobelo, verkisto, eseisto kaj laŭrokronita poeto. Aŭtoro je filozofiaj traktaĵoj en versoj kaj prozoj, kie oni inkludas satiraĵon pri na barbara moralo de la nobelara vivo en Bohemio dum kaj post la husidaj militoj sub la titolo "Ad sanctum Venceslaum satira" (Satiraĵo al la Sankta Venceslao, 1489).

Li estis amiko de la filozofo Jan Šlechta z Všehrd (1466-1525), Viktorin Kornel ze Všehrd (1460-1520), teoriulo pri komuna juro, kaj estis frato de Jan Hasištejnský z Lobkovic (1450-1517)[1]. Lobkovic estis fekunda aŭtoro, plej frua humanisto en Ĉehio, fondinto de Biblioteko Hasištejno, kaj prezidanto de la Beletra Societo en Wittenberg.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Burgo Hasištejn, kie li naskiĝis.

Li estis la tria filo de sia patro Nikolaus II. Hassensteinsky, Barono de Lobkowicz (m. 22-a de julio 1462) kaj ties edzino Sophie (Offka) Plichta von Zirotin, kaj liaj gepatroj frue mortis. Lia avo Nikolaus I. von Lobkowicz konstruis la Burgon en la nordo de Prago. Li studis juron en Bolonjo (1475) kie li konatiĝis kun Peter Schott (1458-1490), kaj Ferrara (1482) kaj en Italio li konvertiĝis el Utrakvismo[2] al Katolikismo.

Dum kelka tempo li aktivis kiel imperia sekretario de la reĝo Vladislao la 2-a Jogajlido (1456-1516) kaj tiuepoke li konatiĝis kun la juristo Viktorin Kornel ze Všehrd (1460-1520), kies amikeco restis ĝis 1494. Ĉirkaŭ 1483, li fariĝis preposto en la Kolegihava Preĝejo de Vyšehrad, apud Prago. Li elektiĝis Episkopo de Olomouc sed estis rifuzita de la papo. Li forte interesiĝis pri la greka roma historio kaj en 1490 li faris 15-monatan vojaĝon al la Sankta Lando kaj Egiptio.

Post tio, li vivis kune kun malgranda rondo da skribaj amikoj en sia "humila" Kastelo de Hasištejno, en nordorienta Bohemio. Matthäus Aurogallus (1488-1560), estonta rektoro en la Universitato de Wittenberg kaj asistanto de Marteno Lutero en la tradukado de la Malnova Testamento, estis lia lernanto. Bohuslao Lobkovic neniam edziĝis kaj post longa malsano li mortis en 1510. Lia verkaro estis unu publikitaj de Thomas Mitis (1523-1591)[3].

Selektita verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]