Saltu al enhavo

Bojucuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bojucuo
japana luktoarto • jutsu
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
v • d • r

Bōjutsu (棒術?) aŭ Bojucuo, tradukita el japana kiel "bastontekniko", estas luktarto kiu uzas bastonluktan armilon nomita bō kiu simple signifas "bastonon".[1][2][3] Tiuj bastonoj estis uzataj dum miloj da jaroj en orientaziaj luktartoj kiaj Silambam. Kelkaj teknikoj estas tranĉado, svingado, kaj ponardado per la bastono. Aliaj estas la uzado de la bastono kiel saltostango aŭ kiel apogilo por manenmanaj frapoj.

Nuntempe bōjutsu estas kutime asociata kun la okinava kobudo aŭ kun la japana korjū budō. La japana bōjutsu estas unu el la kernaj elementoj de klasika luktarta trejnado.

  1. ↑ Kukishin Ryu Bojutsu. Arkivita el la originalo je 2011-07-22. Alirita 2015-11-21 .
  2. ↑ The Evolution of Classical Jojutsu. Arkivita el la originalo je 2021-08-25. Alirita 2015-11-21 .
  3. ↑ Sticks and Stones Will Break Your Bones: A Look at Jo and Bo. Arkivita el la originalo je 2008-10-11. Alirita 2015-11-21 .