Bolŝeviko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bolŝeviko estas iama nomo por partiano de la KPdSU (Komunista partio de Sovetunio). La nocio estiĝis en 1903 dum la dua partikongreso de la Socialdemokrata Laborista Partio de Rusio (RSDRP) en Londono. La subtenantoj de Lenin formis en tiu partikongreso plimulton en la partio (ruse большинство [bolŝinstvo]), kaj pro tio oni nomis ilin bolŝevikoj. La malplimulto nomiĝas menŝevikoj (ruse меньшинство [menŝinstvo]). La rezultan ideologion de Lenin oni konsekvence en Esperanto nomas bolŝevismobolŝevikismo.

Nocio[redakti | redakti fonton]

En 1918 (6-a/8-a de marto) la nomo Socialdemokrata Laborista Partio de Rusio (SDLPR) estis ŝanĝita al Komunista Partio de Rusio kaj ekde decembro de 1925 Komunista partio de Sovetunio kun aldono de la vorto “bolŝevika”. En 1952 la nocio bolŝeviko iĝis ne plu uzata en oficialaj paroloj kaj dokumentoj en Sovetunio.

Bolŝevikoj kaj Menŝevikoj[redakti | redakti fonton]

La bolŝevikoj estis pli radikalaj ol la aliaj frakcioj de la partio. Ili klopodis por baldaŭa falego de la caroj kaj enkonduko de komunismo. La menŝevikoj havis la saman celon, sed ili volis enkonduki nur pli pesitajn, moderajn reformojn; pro tio la bolŝevikoj nomis ilin pli poste oportunistoj. La diferenco inter la du frakcioj kreskis ĝis 1912 daŭre, pro kio dum la 6-a Tutrusia Partia Konferenco en Prago la bolŝevikoj ekspartianigis la menŝevikojn.

Kresko de potenco[redakti | redakti fonton]

Ĉe eko de la unua mondmilito, la bolŝevikoj kondamnis la partoprenon de Rusio kiel imperialistan agreson. Ili tre fortiĝis kiam la caraj trupoj malvenkiĝis ĉe preskaŭ ĉiu fronto. En la Oktobra Revolucio de 1917, ili iĝis la plej forta movado. Vladimir Iljiĉ Lenin reveninta el la ekzilo transprenis la gvidon de la komunistoj.

En la Rusa Enlanda Milito komenciĝinta en 1917/1918 batalis la komunisma ruĝa armeo kontraŭ la blanka armeo (blanko asociiĝis kun kontraŭbolŝevikaj fortoj). Lev Trockij gvidis la Ruĝan Armeon, kiu sukcese batalis kontraŭ la blankuloj. Ĝis 1922 la bolŝevikoj akiris preskaŭ la tutan teritorion de la iama cara imperio. Tio okazis per ekonomia modelo de tiel nomata militkomunismo, konforme al kiu ĉiu entrepreno staris sub ŝtata kontrolo. La rezolutaj kaj mizerigaj agoj de la bolŝevikoj kondukis al malsatmizero kaj ribeloj de la popolo. En 1921 la Nova Ekonomia Politiko anstataŭis la militkomunisman ekonomian modelon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Galerio[redakti | redakti fonton]