Bolak

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Lingvo Blua, BolakLingua Blau, estis kreita de Leon Bollack, riĉa franca komercisto, kaj prezentita en Parizo dum Tutmonda Ekspozicio de 1900. Ĝi estas nomata ankaŭ "Bolak", de la nomo de sia kreinto, kiel la "Lingvon Internacian" oni nomas "Esperanto" de la pseŭdonimo de Zamenhof. Ĝi nomiĝas "Lingvo Blua" ĉar ĉiuj homoj povas vidi la ĉielon "sur kies bluo ne devas esti landlimoj" laŭ Bolak. H.G. Wells atentis pri "Lingvo Blua" kaj verkis pri ĝi.

La moto de Bolak estas "Dovem pro tle" (la dua lingvo por ĉiuj), ĝia simbolo estas margarito.

Bollack promesis ke oni povas lerni legi kaj traduki lian lingvon nur en 3 minutoj.

Gramatiko[redakti | redakti fonton]

Bolak estas miksa lingvo, kvankam ĝia vortprovizo estas aposteriora, ĝia gramatiko estas tre malsama al naturaj lingvoj.

Bolak estas aglutina lingvo kaj iom similas al Esperanto, sed dum Esperanto uzas aglutinecon ĉefe logike, en Bolak la afiksoj estas ĉefe emociaj.

Alfabeto kaj prononco[redakti | redakti fonton]

Bolak uzas modifitan latinan alfabeton kun 19 literoj:

A, B, Ч, D, E, F, G, I, K, L, M, N, O, P, R, S, T, U, V.

Ч estas el la cirila alfabeto kaj havas la sonon de Esperanta ĉ. Laŭ la aŭtoro, 14 el ili estas prononcataj kiel en la franca. Alia litero, ♥, eble reprezentas la "centra a" /ə/ (ä en la germana, æ en la franca);

Morfologio[redakti | redakti fonton]

En Bolak estas du klasoj de vortoj: "granmots" kaj "motules". La granmots apartenas al semantika strukturo, la motules al gramatika strukturo.

Motules[redakti | redakti fonton]

La "malgrandaj vortoj", aŭ motules, havas maksimume 3 literojn. Se estas 3 literoj en motule, la lasta ne povas esti konsonanto. Ili plenumas 4 funkciojn: interjekcian, "trabaran", konektan kaj designan.


Bazaj interjekciaj motules havas unu vokalon: a (manko), e (abundeco), i (troeco), o (dubo), u (reciproko). Krom tiuj estas duoblaj interjekcioj, kiuj signifus la malon: aa (rezigno), ee (kondamno), ii (doloro), oo (apelo), uu (repuŝo). La bazaj interjekcioj estas ankaŭ "margaritaj" prefiksoj, ili modifas la "granmots" laŭ ilia baza signifo. Ekzemple, la granmot lov signifas "amo", do: alov (manko de amo) = indiferenteco; elov (abundeco de amo) = pasio; ilov (troeco de amo) = idolatrio; olov (duba amo) = emo. La prefikson u- oni uzas nur kun adjektivoj kaj adverboj: uloved = ame reciproke.


La trabaraj motules kreas "trabaron" inter la vortoj. Tiuj motules dividiĝas en du grupoj: a) tiuj kiuj havas du malsamajn vokalojn; b) tiuj kiuj havas unu konsonanton kaj unu vokalon.

La unua klaso de trabaraj motules formitaj per du vokaloj estas tiuj kiuj permesas enkonduki fremdajn vortojn en la diskurso:

  • au: indikas propran nomon (au Roberto, au Smith);
  • eu: indikas teknikajn vortojn (eu Geologia, eu chronometros);
  • iu: indikas vorton el la lingvo de la alparolato;
  • ou: indikas vorton el la lingvo de la parolanto.


Se, ekzemple, portugalano kaj anglo parolas en Bolak kaj iu volas panon, li diru: "et givo pan" (donu al mi panon). Sed se la portugalano ne memoras la bolakan vorton "pan", li povas diri: "et givo ou pão" (donas al mi tiun kiun mi nomas "pão" en mia lingvo), aŭ, se li scias la anglan vorton "bread": "et givo iu bread" (donu al mi tiun kiun vi nomas "bread" en via lingvo).

La dua klaso de vokalaj trabaraj motules estas vortoj similaj al Esperanta "je":

  • io: je (ĝenerala prepozicio);
  • oi: ĝenerala konjunkcio;
  • ea: ĝenerala singulara adjektivo;
  • ae: ĝenerala plurala adjektivo.

La tria klaso de vokalaj trabaraj motules estas verbaj vortetoj:

Estas 45 trabaraj motules kun konsonantoj (k+v aŭ k+k+v). Ekzemploj:

  • nu: ne (me nu lovi: mi ne amas);
  • du: ĉu (me du lovi?: ĉu mi amas?);
  • tnu: ĉu ne (me tnu lovi?: Ĉu mi ne amas?);
  • ku subordigo (... ku me lovi: ...ke mi amas);
  • knu nea subordigo (...knu me lovi: ...ke mi ne amas);
  • su: memeco (me su lovi: mi amas min mem);
  • snu nea memeco (me snu lovi: mi ne amas min men).

Alia grupo de motules povas esti ankaŭ prefiksoj:

  • ru: re-;
  • pu: ĉef-;
  • чu: vic-, sub-;
  • fku: kontraŭ-;
  • pru: pra-, eks-;
  • plu: mult-;
  • smu: duon-;
  • sku: -oz-, -plen;
  • kvu: bon-;
  • mu: mis-;

La konektaj motules samvaloras al prepozicioj kaj konjunkcioj. La bazaj konektaj motules rilatas al tempo kaj spaco kaj komencas per i- aŭ o-: ib (supre); oч (malsupre); og (malantaŭe); ik (antaŭ); ot (ekstere); in (en); il (ĉirkaŭ); ol (apud). Tiuj povas esti modifataj por indiki movon per aldono de -i aŭ -o: ogo (malantaŭen), ini (al), ktp.

Konektaj motules sen komenca i aŭ o ne indikas tempon aŭ spacon: ki (kun), spi (rilate al), pi (por) ktp.

Aliaj gravaj konektaj motules estas it (kaj) kaj or (aŭ); si (jes) kaj no (ne).


Designaj motules havas unu vokalo (a aŭ e) kaj unu aŭ du konsonantoj. Estas kvar tipoj de designaj motules: relativaj, interrogativaj/ekkriaj, personaj, posedaj:

singularo pluralo signifo
ra re kiu
ka ke kiu? (demanda)
ak ek kiu! (ekkria)
ag age ĉi tiu
af afe tiu
an ane iu
at ate ĉiu, ĉio
ad ade kies
al ale al iu

Personaj pronomoj: me (mi), te (ci), ve (singulara vi), se (li), le (ŝi), чe (ĝi), ne (ni), pe (plurala familia vi), ge (plurala respekta vi), be (vira ili), fe (ina ili), de (neŭtra ili). La personaj pronomoj havas 6 kazojn:

kazo Bolak signifo
nominativo me mi
akuzativo ma min
dativo ama al mi
ablativo ema per mi
vokativo em ho mi
emfazo eme mi mem

Posedan pronomojn oni faras per aldono de -a (singularo) kaj ŝanĝo de -e al -ae (pluralo): mea (mia) mae (miaj), vea (via), vae (pluralo), ktp.

La indefinaj designantoj estas ĉirkaŭ 50, ili komencas per vokalo kaj finas per konsonanto en singularo, la pluralon oni faras per -e: ab/abe (tia, tiaj); am/ame (la samo); ap/ape (iu); as/ase (iu ajn); av/ave (alia).

Granmots[redakti | redakti fonton]

Granmots, aŭ "grandaj vortoj" formas la semantikan bazon de la lingvo. Ili devas havi 3 aŭ pli literoj. Se havas nur 3 literoj, devas fini per konsonanto. La radikoj de gramnots devas fini per konsonanto, ekcepte d kaj ч (malgraŭ kelkaj bazaj adverboj finas per ĝi).

Estas 4 tipoj de granmots: a) nomoj (inkluzive nombroj), b) verboj, c) atributivoj (adjektivoj) kaj d) modifantoj (adverboj).


Nomoj


Nomoj en Bolak devas en ĝiaj radikaj formoj eki kaj fini per unu aŭ du konsonantoj. Ili ne povas esti ч aŭ d. Normale tiuj radikoj estas unusilabaj kiuj ne povas esti identaj al iu afikso. Pro tio, kelkaj vortoj kiel "sigar" (cigaro) estas du silabaj. Oni faras la pluralo per -u: sigar/sigaru (cigaro/cigaroj), kval/kvalu (ĉevalo/ĉevaloj). La inan formon oni faras per prefikso u-, kaj estas ankaŭ la prefikso stu- por viraj estoj: kval/ukval/stukval (ĉevalo/ĉevalino/virĉevalo).

Kvankam estas neregulaj inaj nomoj de familianoj, oni povas fari ĝin ankaŭ regule:

  • per: patro;
  • mer aŭ uper: patrino;
  • lonk: onklo;
  • tant aŭ ulonk: onklino;
  • man: viro;
  • fem aŭ umen: viro.

Por formi kunmetajn vortojn, oni bezonas uzi la infikson -u-: kafumilv [kaf (kafo) + u + milv (muelilo) = kafmuelilo); dormukar [dorm (dormi) + u + kar (vagono) = litvagono].


Sufiksoj (la komparo al Esperantaj afiksoj estas kvazaŭa):

  • -or : -ist-, -ant- (spil = ludo; spilor = ludisto, ludanto);
  • -ort : -ej- (pan = pano; panort = panejo);
  • -in : -in- (nur virinaj titoloj akiritaj per edzineco: reks = reĝo; reksin = regino, sed kvin = reĝino laŭ propra rajto);
  • -as : -eg-;
  • -et : -et-;
  • -an-: -an- (nur loĝantoj);



Nombroj:

(1-10): ven, dov, ter, far, kel, gab, чep, lok, nif, dis.

(11-19): diven, didov, diter, difar, dikel, digab, diчep, dilok, dinif.

Dezenoj: 20 (dovis), 21 (dovis ven), 30 (teris), 40 (faris), ktp.

Aliaj nombroj: 100: son; 101: son ven; 125: son dovis kel; 200: dovson; 1000: mel; 2015: dovmel dikel; 10000: dismel; 100000: sonmel; 1000000: mlon.

Per -am oni faras araj nombroj: venam (unueco); dovam (paro), teram (trio), ktp. Per -em oni faras ordajn nombrojn: venem (unua), dovem (dua), terem (tria), ktp. Per -ip oni faras oblajn nombrojn: dovip (duoblo), terip (trioblo), farip (kvaroblo), ktp. Per -om, oni faras onajn nombrojn: sonom (centono), melon (milono), dovom (duono), ktp. Per -erl oni faras specajn nombrojn: doviserl (dudek tipoj da), sonerl (cent tipoj da) ktp. Per -olt oni faras fojajn nombrojn: venolt (unufoje), didovolt (dekdufoje), kelisolt (kvindekfoje), ktp.


Verboj en Bolak havas tempojn kiuj iom malsamaj al naturaj lingvoj kaj tute malsama al hindeŭropaj lingvoj:

  • Eterna: lovi (ami)
  • Prezento: lovo (esti amanta)
  • Pasinto: love (esti aminta)
  • Futuro: lova (esti amonta)

La verboj, kiel en Esperanto, ne varias laŭ persono kaj la pronomo (aŭ nomo) devas veni eksplicita: Me lovo (mi estas amanta), te lova (ci estas amonta). La verboj havas du formojn: jesa kaj nea. Por formi nean formon oni devas meti u-: Me ulovo (mi ne estas amanta). Verboj ankaŭ havas du voĉojn, aktivan kaj pasivan. Por formi pasiva voĉon oni metu -u- inter radiko kaj tempa sufikso: me lovuo (mi estas amata), me ulovuo (mi ne estas amata).


Modifantoj estas klaso de granmots kiu similas al adjektivo, adverboj kaj kelkaj verbaj formoj.

Atribuantoj estas subklaso de modifantoj formata de radiko, vokalo kaj -d. La vokalo dependas de la ideo aŭ tempo:

  • lovid: amanta (ĝenerale);
  • lovod: amanta (momente);
  • loved: aminta;
  • lovad: amonta.

Atribuantoj uzataj en predikativa funkcio povas esti rigardita kiel verboj: me lalgo (mi estas malsana, mi malsanas).

Adverbaj modifantoj finas per -ч: moч (tre, multe), paч (malmulte), ili povas deveni de atribuantoj:

  • loviч: amante (ĝenerale);
  • lovoч: amante (momente);
  • loveч: aminte;
  • lovaч: amonte.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Patro Nia

Nea Per, ev ra seri in silu,
vea nom sy santigui,
vea regu ey komi,
vea vil ey makui il gev so in sil.
Ev givo day nes pan taged ana.
It ev solvi nae fansu ana
so ne solvo aye re unifanso na.
It ev nu lefti na to temt,
lo ev bevri na om mal.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Humoraĵe: http://www.volapug.net/n002/ammisil002.htm

Serioze: http://www.langmaker.com/bolak.htm