Bolardo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bolardo en haveno

En ŝipado bolardo estas malalta, sed fortega fosto el metalo aŭ ligno por ligi ŝipon per ŝnurego (droso, haŭsero).

Tradicie ili estis simplaj dikegaj lignaj fostoj. Hodiaŭ en havenoj, sur kajojpieroj estas gisferaj metalaĵoj en formo de fungo au hoko.
Bolardoj surŝipaj kutime estas velditaj el metalo kaj aperas duope.

Uzado de bolardoj en strat-trafiko

bolardo en piediranta zono
Aŭtomata bolardo

En strat-trafiko oni uzas bolardojn (bolardecajn palisadojn) sur trotuaroj, biciklaj vojoj aŭ ĉe enirejoj al piediraj zonoj, por bari al aŭtomobiloj traveturon aŭ parkadon. Foje ili estas faldeblaj, por permesi dumtempan aliron (ekzemple de fajrobrigado).
Ellaborita tekniko permesas aŭtomatajn barilojn: ili estas ekipitaj per radiosensilo, kiu pro signalo el (ekzemple) regula buso aŭtomate forfaldiĝas.