Gŭajabero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bolbopsittacus)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Gŭajabero
Iĉa gŭajabero manĝas fruktojn
Iĉa gŭajabero manĝas fruktojn
Biologia klasado
Regno: Animalia
Filumo: Chordata
Klaso: Aves
Ordo: Psittaciformes
Superfamilio: Psittacoidea
Familio: Psittaculidae
Subfamilio: Agapornithinae
Genro: Bolbopsittacus
Salvadori, 1891
Specio: Bolbopsittacus lunulatus
Scopoli, 1786
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga[1]
Subspecioj
  • B. l. lunulatus
  • B. l. intermedius
  • B. l. mindanensis
  • B. l. callainipictus
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Gŭajaberogujava papago (Bolbopsittacus lunulatus) estas specio de papagoj el familio Psittaculidae, kiu formas sian propran monotipan genron Bolbopsittacus.[2] Tiu ĉi genro estas parenca al genroj de ambirdoj (Agapornis) kaj pendantaj papagetoj (Loriculus).[3] La specio estas endemia en Filipinoj, kie ĝi estas konata laŭ hispana nomo guaiabero aŭ loka nomo bubutok. Ĝia kutima nomo devenas de ĝia reputacio manĝi fruktojn de gujavo.[2]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Gŭajabero estas relative malgranda papago ĝis 15 cm longa kun tre mallonga vosto kaj grandaj kapo, beko kaj okuloj. Plumaro estas plejparte verdeca kun ioma seksa duformismo je koloroj. Plenkreska iĉo havas pli flevecajn malsuprajn partoj de plumaro, pale bluajn vizaĝon, kolumon kaj bordojn de la flugiloj, flavece verdajn ĉevostajn plumojn kaj bluece grizan bekon kun nigra pinto. Plenkreska ino havas flavan kolumon, malpli bluecan vizaĝon kaj nigrajn strietojn sur kolo kaj ĉevostaj plumoj. Ŝia beko estas pale griza sen nigra pinto. Okuloj de ambaŭ seksoj estas malhele brunaj.[2]

Konduto[redakti | redakti fonton]

Gŭajaberoj loĝas en malaltebenaĵaj arbaroj kaj apudaj areoj. Plejparto de ilia dieto konsistas je fruktoj kaj la birdoj observeblas apud fruktarboj kiul mangarboj.[2] Oni ne multe scias pri pariĝo kaj reproduktiĝo de la specio en naturo, sed antaŭnelonge oni observis ke gŭajaberoj ofte elfosas siajn nestojn en formikejojtermitejoj.[4]

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Subspecio B. l. intermedius, ilustracio far John Gerrard Keulemans, 1891

La specio de gŭajabero estis unue priskribita sub nomo Psittacus lunulatus far Tirola naturalisto Giovanni Antonio Scopoli en jaro 1786. Baldaŭ oni movis ĝin en ĝia propra monotipa genro Bolbopsittacus. Oni agnoskas 4 subspeciojn de gŭajabero:[2]

  • B. l. lunulatus, la tipa subspecio, troveblas en Luzono
  • B. l. intermedius havas iom pli malhelajn kolorojn, pli noteblan bluan koloron kaj violecan nuancon ĉe la vizaĝo de la iĉo. Tiuj ĉi birdoj renkonteblas sur insulo Leyte
  • B. l. mindanensis, subspecio de insuloj Mindanao kaj Panaon, havas pli verdajn vangojn
  • B. l. callainipictus, kiu troveblas sur insulo Samar, estas simila al subspecio de insulo Leyte sed kun iom pli flaveca nuanco tra tuta la plumaro

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. BirdLife International (2012). “Bolbopsittacus lunulatus”, IUCN Red List of Threatened Species 2012. Alirita 26-a de novembro 2013.. 
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Forshaw, Joseph M.. (1978) Parrots of the World, 2‑a eldono, Melbourne: Landsdowne Editions, p. 167–68. ISBN 0-7018-0690-7.
  3. (2008) “A Multilocus Molecular Phylogeny of the Parrots (Psittaciformes): Support for a Gondwanan Origin during the Cretaceous”, Mol Biol Evol 25 (10), p. 2141–2156. doi:10.1093/molbev/msn160. 
  4. Rosell II, N. T. B, Ocon, R., Mallari, C. S., & Mapua, I. (2007). Three nests of the Guaiabero Bolbopsittacus lunulatus. BirdingASIA 8: 74-76.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]