Boldizsár Batthyány

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Boldizsár Batthyány
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1543 (1543-01-01)
en Güssing
Morto 1-an de januaro 1590 (1590-01-01) (47-jaraĝa)
en Rechnitz
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Christoph Batthyány 'the Elder'
Patrino Erzsébet Svetkovics
Infano Franz von Batthyány
Okupo
Okupo oficiropolitikisto
vdr

Barono Boldizsár Batthyány [boldiĵAr batjAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Batthyány Boldizsár estis hungara magnato, militestro, mecenato, librokolektanto. Lia nomo en hungaraj fontoj estas ofte Batthyány III. Boldizsár. Lia nobela antaŭnomo estis németujvári.

Boldizsár Batthyány [1] naskiĝis en la 1530-aj jaroj, li mortis la 11-an de februaro 1590 en Hungara reĝlando en Rohonc (nuntempa Rechnitz en Aŭstrio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Boldizsár Batthyány lernis ĉefe hejme en Németújvár, iomete en Zagrebo kaj en kortego de la Habsburgoj en Vieno, fine inter 1560-1562 en kortego en Parizo. Li apartenis al la protestantoj, tiel en Parizo li konsentis kun la hugenotoj. Li konatiĝis ankaŭ kun Charles de l'Écluse. Li parolis 8 lingvojn. En 1566 li edziĝis, baldaŭ li havis 3 gefilojn. Ekde 1568 li aliĝis al la kontraŭturkaj bataladoj. Li venkis la turkojn en 1578 en Kanizsa, post 2 jaroj en Gobornok, en 1587 denove en Kanizsa. Pro la venkoj li ricevis la reĝan titolon "ĉeftablisto". Lia barona kortego en Németújvár estis scienca centro, lia biblioteko kaj presejo estis fama. Li helpis botanikan kolektadon de Charles de l'Écluse en Hungarlando. Longe estis lia gasto ankaŭ István Beythe.

Fontoj[redakti | redakti fonton]