Bolivia nacia teamo de futbalo
| Bolivio nacia teamo de futbalo | ||
|---|---|---|
| asocio | Federación Boliviana de Fútbol Bolivia Futbala Federacio | |
| konfederacio | CONMEBOL | |
| manaĝero | Óscar Villegas | |
| golreĝo | Marcelo Martins (31) | |
| stadiono | Estadio Hernando Siles Stadiono Hernando Siles | |
| FIFA kodo | BOL | |
| unua matĉo | 1926 | |
| plej granda gajno | 1993 | |
| plej granda perdo | 1949 | |
| Futbala Mondpokalo | ||
| aperoj | 3 (unua en 1930) | |
| Amerika Pokalo | ||
| aperoj | 29 (unua en 1926) | |
| plej bona rezulto | Ĉampiono 1 tempoj | |
La Bolivia nacia futbala teamo (hispane: Selección de fútbol de Bolivia) reprezentas Bolivion en la internaciaj piedpilkaj konkuradoj de viroj kaj estas kontrolita fare de la Federación de Fútbol de Bolivia, kiu estis establita en 1925. La teamo estas ofte referita kiel La Verde ("la verda").
La bolivia nacia teamo partoprenis la Futbalan Mondpokalon tri fojojn (1930, 1950, kaj 1994). Ili partoprenis kiel ĵokero en la Futbala Mondpokalo de 1930, kvalifikiĝis en 1950 post kiam Argentino kaj Peruo retiriĝis de la kvalifikaj rondoj, kaj kvalifikiĝis por la eldono de 1994 ludante en la kvalifikaj rondoj, kun Xabier Azkargorta kiel ĉeftrejnisto.
Bolivio partoprenis la Amerikan Pokalon dudek ses fojojn, gajnante la eldonon de 1963, sian plej grandan internacian atingon. Ĝi ankaŭ estis dua en la eldono de 1997, tiel kvalifikiĝante por la Futbala Konfederacia Pokalo por la unua kaj sola fojo en la eldono de 1999.
