Oreopsaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bolivia oreopsaro)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Oreopsaro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Ikteredoj Icteridae
Genro: Oreopsar
Specio: 'O. bolivianus'
Oreopsar bolivianus
(Sclater, 1939)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La OreopsaroBolivia oreopsaro (Oreopsar bolivianus) estas specio de birdo de la familio de Ikteredoj. Ĝi estas monotipa en la genro Oreopsar. Ĝi estas endemio de Bolivio. Ĝi estas ĉefe nigra birdo.

Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj arbustaroj de altaj teroj kaj paŝtejoj. Ĝi havas ampleksan distribuadon, kun totala etendo ĉirkaŭkalkulita je 78.000 km². La populacio ne estis ĉirkaŭkalkulita, sed oni supozas ke ĝi havas pli da 10.000 maturaj individuoj kaj ke ebla malpliiĝo ne ankoraŭ gravas, kvankam la specio estis priskribita kiel “rara”, almenaŭ ie en ties distribuado (Stotz et al. 1996). Pro tio la specio estas konsiderata kiel Malplej Zorgiga (LC laŭ angla mallongigo) (BirdLife International 2008).

Kelkaj fakuloj klasigas tiun specion en la genro Agelaioides, kun la Agelajoido, Molothrus badius.[1]

En Bolivio ĝi okupas la habitatojn de dezerta monta arbustar kaj paŝtejoj kaj agrikulturo, en la sekaj valoj interandaj. Krome, ĝi estas endemia zoogeografie de la Centraj Andoj (CAN ĉe Hennessey et al. 2003) kaj ĉeestas en unu de la areoj de Endemio de Birdoj (EBA-056 laŭ angla mallongigo) nomita kiel altaj Andoj de Bolivio kaj Argentino, kies konserva prioritato estas zorgiga (Hennessey et al 2003). Ĝi troviĝas en la departementoj de Cochabamba, Chuquisaca kaj Potosí en altitudoj ekde la 2.400 al 3.400 msm (Hennessey et al 2003).

Referencoj[redakti | redakti fonton]