Bolto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Bolto kun boltingo.
Struktura bolto.
Bolto kun ŝraŭbo

Bolto estas dupeca kunfiksilo kiu konsistas el kunkapa ŝraŭbo kaj ŝraŭbingo.

Laŭ Francisko Azorín bolto estas Metala cilindro, kapampleksa ĉe unu ekstremo kaj ŝraŭba kun ŝraŭbingo ĉe la alia, uzata por premfiksi du aŭ pli pecojn.[1] Kaj li indikas etimologion el latina bolis, bolidis.[2] El tio bolti estus "Kunfiksi per bolto-j." Kaj li aldonas la tenikajn terminojn ankrobolto kaj boltaro.[3]

Bolto ebligas kompletan, rigidan, peralteniĝeman, malmunteblan kunfiksadon de pecoj kiuj estas trutrapasitaj de la ŝraŭbo, premataj inter ties kapo kaj la sraŭbingo.
Foje troviĝas sub la kapo kaj/aŭ sub la ŝaŭbingo, apog-ringetoj , celante pli larĝan agon de la premo, kaj/aŭ ŝirmadon kontraŭ misformado de la premitaj pecoj.
Ankaŭ kontraŭŝraŭbingo (brems-ŝraŭbingo) foje uziĝas por malhelpi nevolan malmuntadon.

Oni ofte konsideras ke la nomo bolto, entenas ankaŭ tiujn akcesoraĵojn. Tiu difino ne similas al difinoj troveblaj en kelkaj aliaj lingvo, kiel la angla, en kiu "bolt" estas nur la ŝraŭbo sen la ŝraŭbingo, kun kiu ja plej ofte ĝi uziĝas - sed ne nepre.

Bolto difiniĝas per

  • la karakterizoj de la ŝraŭbo uzata (kapformo, longo de la tigo, longo de la kaneligita parto)
  • la karakterizoj de la ŝraŭbingo (formo, dimensioj)
  • la komunaj karakterizoj (diametro, formo kaj paŝo de la sraŭbaĵo)

Samspecaj organoj[redakti | redakti fonton]

Ŝtudo
Akso
Boltilo

Bildaro[redakti | redakti fonton]


Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 38.
  2. Azorín, samloke.
  3. Azorín, samloke.