Bombado de Darvino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aeratako de japanoj kontraŭ Darvino, Aŭstralio.

La Bombado de Darvino, konata ankaŭ kiel Batalo de Darvino,[1] la 19an de Februaro 1942 estis la plej granda aparta atako iam farita de eksterlanda povo en Aŭstralio. Tiun tagon, 242 Japanaj aviadiloj, en du apartaj atakoj, atakis la urbon, la ŝipojn kiu estis en la Darvina haveno kaj la du urbajn flughavenojn en klopodo eviti ke la Aliancanoj uzu ilin kiel bazo por batali kontraŭ la invado de Timoro kaj Javo fare de japanoj dum la Dua Mondmilito.

Darvino estis malmulte defendita relative al la grando de la atako, kaj la Japanoj okazigis fortajn perdojn al la fortoj de Aliancanoj kontraŭ malmulta kosto de ili. Ankaŭ la urbaj areoj de Darvino suferis damaĝojn pro la atakoj kaj estis nombraj perdoj de civiluloj. Pli ol duono de la civila loĝantaro de Darvino foriris el la areo permanente, antaŭ aŭ tuj post la atako.[2][3]

Japanoj registris nur 2 aŭ 3 mortojn, dum la lokanoj registris 236,[4][5] japanoj perdis 4 aviadilŝipojn kaj 34 rezultis damaĝitaj, dum Aliancanoj perdis 30 aviadilojn, 14 ŝipojn kaj 25 rezultis damaĝitaj.

Tiuj du aeratakoj fare de Japanoj estis la unuaj, kaj plej grandaj, el pli ol 100 aeratakoj kontraŭ Aŭstralio dum 1942–43.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Bombing of Darwin: 70 years on – ABC News (Australian Broadcasting Corporation)". Abc.net.au. Alirita la 5an de Decembro 2018.
  2. "The bombing of Darwin – Fact sheet 195 – National Archives of Australia". Arkivigite je 2018-04-26 per la retarkivo Wayback Machine Naa.gov.au. Alirita la 5an de Decembro 2018.
  3. Grose, Peter (2009). An Awkward Truth: The Bombing of Darwin, February 1942 (paperback ed.). Sydney: Allen & Unwin. ISBN 978-1-74237-607-3., p. 2
  4. Lewis, Tom; Ingman, Peter (2013), Carrier attack Darwin 1942 : the complete guide to Australia's own Pearl Harbor, Kent Town, South Australia Avonmore Books, ISBN 978-0-9871519-3-3
  5. "Northern Territory Library | Summary of Roll of Honour". Arkivigite je 2019-12-20 per la retarkivo Wayback Machine Ntlexhibit.nt.gov.au. 1942-02-19. Alirita la 5an de Decembro 2018.